2-a Milito de Kappel

La 2-a Milito de Kappel en la jaro 1531 estis la daŭrigo de la 1-a Milito de Kappel, kiu finiĝis en la jaro 1529 sen batalo, kaj post kiu estis konkludita la Landpaco de Kappel.

Batalo ĉe Kappel
Pentraĵo de la Svisa Dieto 1531 en Baden

La Militoj de Kappel estis la unuaj religiaj militoj en Eŭropo. La du militojn komencis la urbo Zuriko sub gvido de la reformisto Zvinglo kontraŭ la kvin internaj katolikaj kantonoj de la Svisa Ĵurkomunumo.

La 11-an de oktobro 1531 la zurikanoj sub la malbona gvido de Zvinglo perdis la batalon de Kappel kaj Zvinglo falis. Li estis de liaj malamikoj dishakita en 47 pecojn. En la batalo de Gubel 13 tagojn poste la milito estis definitive decidite favore al la katolikaj kantonoj kaj la disvastigo de la reformacio en alemana Svislando haltigita. Dum la Svisa Dieto en Baden poste okazis la pacnegocado.

Konfliktpartioj redakti

La konfliktpartioj unuflanke estis Zuriko kaj Berno kaj aliflanke Lucerno, Urio, Ŝvico, Obvaldo, Nidvaldo kaj Zugo.

Vidu ankaŭ redakti