Laktosupo de Kappel

La tiel nomita Laktosupo de Kappel estas evento el la historio de Svislando. Fine de junio 1529 la trupoj de Zuriko marŝis kontraŭ la internaj kantonoj de la Svisa Ĵurkomunumo. Apud Kappel la du armeoj renkontiĝis. Dank al la perado de pastro Heinrich Bullinger, kiu tiam laboris kiel instruisto ĉe la Abatejo Kappel, kaj la perado per neŭtralaj kantonoj oni tiam povis eviti internan militon inter la ĵurkomunumanoj.

Heinrich Bullinger, kies perado evitis batalon dum la 1-a Milito de Kappel

Laŭ la legendo la simplaj soldatoj utiligis la tempon, dum la givdantoj negocis por interfratiĝi kaj metis ekzakte sur la limo inter la du kantontoj Zuriko kaj Zugo grandan kaldronon sur fajron. La zuganoj laŭdire alportis la lakton kaj la zurikanoj la panon por Laktosupo, kiun tiam ambaŭ armeoj kune manĝis.

Apud Ebertswil troviĝas hodiaŭ la Laktosupoŝtono kiel memorejo. Por la posta historia kaj nacia identiĝo de la svisoj la granda laktosupokaldrono havas gravan simbolan signifon. La Laktosupo de Kappel malgraŭ modifita recepto estas konsiderita ankaŭ kiel la momento de la invento de la Fonduo, tipa nacia svisa manĝaĵo, kie oni trempas panerojn - ĉe la fonduo anstataŭ en lakton - en fanditan fromaĝon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti