Kappel ĉe Albis

komunumo de Svislando

Kappel ĉe Albis estas komunumo en la Distrikto Affoltern, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 846 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 882 ĝis la fino de 2009. Al Kappelen apartenas la setlejoj Hauptikon kaj Uerzlikon.

Kappel ĉe Albis
Blazono de Kappel ĉe Albis
Blazono de Kappel ĉe Albis
Blazono de Kappel ĉe Albis
Kappel ĉe Albis
Kappel ĉe Albis
Kappel ĉe Albis
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Affoltern
Koordinatoj  47° 13′ 44″ N 8° 31′ 38″ O / 47.22889 °N, 8.52722 °O / 47.22889; 8.52722 (mapo)Koordinatoj: 47° 13′ 44″ N 8° 31′ 38″ O / 47.22889 °N, 8.52722 °O / 47.22889; 8.52722 (mapo)
Nombro de loĝantoj 882
Areo 7,91 km²
Alteco 573 m super marnivelo
Poŝtkodo 8926
Komunumkodo 0006
Mapo de Kappel ĉe Albis
Mapo de Kappel ĉe Albis
Situa mapo de Kappel ĉe Albis
vdr

Geografio redakti

Kappel situas okcidente de la montoĉeno Albis ĉe la suda limo de la Porko-Prefekturo kiel la distrikto Affoltern respektive iama voktdistrikto Knonaŭo ankoraŭ hodiaŭ estas nomita en la popolo por alludi al la bongusta ŝinko, kiun la regiono produktis. Sude Kappel limas al la Kantono Zugo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,91 km², de kiuj 19,3% estas kovritaj de arbaro, 69,8% servas por agrikulturo kaj 8,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Kappel limas en nordo al Rifferswil, en oriento al Hausen ĉe Albis, en sudoriento al Baar (ZG), en sudokcidento al Steinhausen (ZG), en okcidento al Knonau, kaj en nordokcidento al Mettmenstetten.

Trafiko redakti

Per poŝtaŭtobusoj Kappel estas bone konektita kun la reto de Zurika Trafik-Unio kaj la stacidomo de Affoltern ĉe Albis atingeblas en malmultaj minutoj.

Historio redakti

El prahistoria tempo ekzistas sur la komunuma teritorio spuroj de setlejoj el la bronzepokokaj estis trovitaj restaĵoj de kampara bieno el la romia epoko.

En la jaro 1185 la libersinjoroj de Eschenbach fondis la Abatejon Kappel.[3] De tiam datiĝas la unua dokumenta mencio de Kappel kiel de Capella. En la jaro 1415 la abatejo submetiĝis al la landa suvereneco de Zuriko. Dum la 2-a Milito de Kappel falis la zurika reformisto Zvinglo la 11-an de oktobro 1531.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti