Knonau

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Knonau (stacidomo).

Knonau (en Esperanto ankaŭ Knonaŭo) estas komunumo en la distrikto Affoltern, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 1701 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Al Knonaŭ ankaŭ apartenas la setlejoj Vorderuttenberg, Hinteruttenberg kaj Baaregg.

Konaŭ
Blazono de Knonau
Blazono de Knonau
Blazono de Knonau
Reformita preĝejo de Knonau
Reformita preĝejo de Knonau
Reformita preĝejo de Knonau
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Affoltern
Koordinatoj  47° 13′ 30″ N 8° 27′ 42″ O / 47.22500 °N, 8.46167 °O / 47.22500; 8.46167 (mapo)Koordinatoj: 47° 13′ 30″ N 8° 27′ 42″ O / 47.22500 °N, 8.46167 °O / 47.22500; 8.46167 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1701
Areo 6,47 km²
Alteco 431 m super marnivelo
Poŝtkodo 8934
Komunumkodo 0007
Mapo de Knonau
Mapo de Knonau
Situa mapo de Knonau
vdr

Geografio redakti

Knonaŭ situas okcidente de la montoĉeno Albis ĉe la bordo de la rivereto Lorze, kiu en Maschwanden alfluas la riveron Reuss. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Knonau, Baregg kaj Uttenberg.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,47 km², de kiuj 16,6% estas kovritaj de arbaro, 62,7% servas por agrikulturo kaj 18,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Knonaŭ limas en nordo al Mettmenstetten, en oriento al Kappel ĉe Albis, en sudo al Steinhausen (ZG), en sudokcidento al Ĥamo (ZG),kaj en nordokcidento al Maschwanden.

Trafiko redakti

En Knonaŭ troviĝas stacidomo de la Svisaj Federaciaj Fervojoj ĉe la trajnlinio de Zuriko al Zugo, kaj ankaŭ per diversaj poŝtaŭtobuslinioj la komunumo bone estas konektita kun la reto de la Zurika Trafik-Unio. Tra Knonaŭ pasas ankaŭ la svisa aŭtovojo A4, kiu ligas Zurikon tra la Uetliberg-Tunelo kun la Gotard-Aŭtovojo. Sur la komunuma teritorio troviĝas aŭtovojripozejo kaj alveturejo. Sude de la komunumo situas la vojnodo kun la svisa aŭtovojo A14.

Historio redakti

Unua skriba mencio de la komunumo Knonaŭo datiĝas el la jaro 1045 en dokumente de la Monaĥejo Schänis, en kiu la preĝejo de Knonaŭo kaj la al ĝi apartenanta bieno Meierhof estas listigitaj kiel posedaĵoj de la monaĥejo. Kiel administrantoj de tiu-ĉi bieno oficis la Meyer-anoj de Knonaŭo. Ili eksetlis meze de la 14-a jarcento en la urbo Zuriko kaj akiris la urban civitanecon. Jam baldaŭ ili estis reprezentitaj en la konsilio de la urbo kaj ili el familio eĉ devenis la urbestro. Dank al iliaj rilatoj ili povis en la jaro 1399 ankaŭ akiri la voktadon pri la komunumo Knonaŭo kaj aliaj vilaĝoj.

En la jaro 1512 la urbo Zuriko aĉetis la voktdistrikton Knonaŭo kune kun diversaj aliaj rajtoj en la ĉirkaŭo. Ek de tiam kampara vokto rezidis en la Kastelo Knonaŭo, kiun la urbo konstruigis kiel administra rezidejo.

Per la liberala konstitucio de 1830 kaj 1831 de la Kantono Zuriko la kamparaj komunumoj akiris egalajn rajtojn kiel la urbo. Pro tradicio Knonau restis ĉefkomunumo de la distrikto, sed pro ĝia periferia situo la sidejo de la distrikta administrado jam baldaŭ estis translokigita al la nova ĉefkomunumo Affoltern ĉe Albis.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti