Mettmenstetten

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Mettmenstetten (stacidomo).
Mettmenstetten
Blazono de Mettmenstetten
Reformita preĝejo de Mettmenstetten
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Affoltern
Koordinatoj  47° 14′ 42″ N 8° 27′ 52″ O / 47.24500 °N, 8.46444 °O / 47.24500; 8.46444 (mapo)Koordinatoj: 47° 14′ 42″ N 8° 27′ 52″ O / 47.24500 °N, 8.46444 °O / 47.24500; 8.46444 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4065
Areo 13,11 km²
Alteco 468 m super marnivelo
Poŝtkodo 8932
Komunumkodo 0009
Mapo de Mettmenstetten
vdr

Pri la komunumo redakti

Mettmenstetten estas komunumo en la distrikto Affoltern, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 4065 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio redakti

Mettmenstetten situas en kampara regiono meze en la Porka Prefektujo, kiel nomiĝas tradicie la regiono okcidente de la montoĉeno de Albis en la valo de la rivero Jonen, kiu alfluas la riveron Reuss.

Trafiko redakti

Mettmenstetten situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj inter Zuriko kaj Affoltern ĉe Albis kaj Zugo. Ankaŭ per poŝtaŭtobuslinio trans la Albispasejo kaj aliaj buslinioj la komunumo estas bone konektita kun la reto de la Zurika Trafik-Unio.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Mettmenstetten datiĝas de la jaro 1116 kiel Metemunstat. La posedon de la regiono akiris en la jaro 1173 la habsburganoj. La kavaliroj de Hünenberg fariĝis la voktoj de Obermettmenstetten ek de la jaro 1346. De ili devenas la blazono de la komunumo. En la 15-a jarcento la posedaĵo transiris al Zuriko kaj integriĝis en la voktdistrikton Knonaŭo, kiu fariĝis en la jaro 1835 la distrikto Affoltern.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti