Albispasejo
La Albispasejo enstas montpasejo, kiu ligas la Sihlvalon kun la Reppischvalo. La pasejvojo transiras la montoĉenon de Albis. La pasejo estas por trafiko utiligata jam ekde la 13-a jarcento. La pasejvojo ligas la komunumojn Langnaŭ ĉe Albis en la distrikto Horgen kaj Mettmenstetten en la distrikto Affoltern.
Albispasejo | |||
---|---|---|---|
montpasejo | |||
Alteco | 791 m | ||
Geografia situo | CH1903: 681988 / 236700 (mapo)47.2761111111118.5222222222222Koordinatoj: 47° 17′ N, 8° 31′ O; CH1903: 681988 / 236700 (mapo) | ||
| |||
| |||
Lando | Svislando | ||
Montaro | Antaŭalpoj | ||
Akvodislimo inter | Sihl→Limato kaj Reppisch→Limato | ||
Ligas | Langnaŭ ĉe Albis kaj Türlen kaj Mettmenstetten | ||
Infrastrukturo | Pasejvojo (konstruita en la 13-a jarcento) | ||
Turismo
redaktiSur la plej alta punkto de la pasejo je 791 m troviĝas belvidpunkto kun du restoracioj. En la jaro 1955 tie estis konstruita skilifto, kiu pro la tutmonda varmiĝo devis esti fermita pro neĝomanko en la jaro 1989. La regiono estas belega por migradi, rekomendinda estas la Planedvojo al sur la kresto de Albis ĝis la pinto Uetliberg.
Trafiko
redaktiEkde la jaro 1790 la pasejo estas servita per poŝtkaleŝlinio, kiu en la jaro 1935 estis anstataŭigita per poŝtaŭtobuslinio, kiu hodiaŭ apartenas al la Zurika Trafik-Unio.
Eksteraj ligiloj
redakti- Retejo de la veterstacio Albispasejo Arkivigite je 2008-03-03 per la retarkivo Wayback Machine