Malfermi la ĉefan menuon

Tertremo de Halepo (1138)

tertermo en Halepo en 1138

La tertremo de Halepo (1138) estis tertremo, kiu okazis proksime al la urbo de Halepo en norda Sirio la 11-a de oktobro 1138. La usona geologia agentejo (United States Geological Survey) taksas ĝin la tria plej mortiga tertremo en historio.[1] Oni supozas, ke la nombro de 230.000 mortintoj rilatas ne nur al tiu tertremo sed estas sumo de ĉi tiu kun la tertremoj, kiuj okazis novembre de la jaro 1137 ĉe Al Jazira en Mezopotamio kaj la 30-an de septembro 1139 en la azerbajĝana urbo Ganĝa. La unuan mencion de 230.000 mortintoj starigis Ibn Taghribirdi en la 15-a jarcento.[2]

KuntekstoRedakti

Halepo situas laŭ la norda parto de la faŭlto de la Morta Maro, kiu situas ĉe la limo de la arabia plato kaj de la afrika plato.

La tertremo estis la komenco de du gravaj sinsekvoj de tertremoj en la regiono: de oktobro 1138 ĝis junio 1139 kaj alia multe plej intensa de septembro 1156 ĝis majo 1159.

La unua serio suferigis regionojn ĉirkaŭ Halepo kaj la okcidentan parton de la regiono de Edesa en Mezopotamio (la nuna Şanlıurfa en Turkujo). La dua okazis en regiono de nordokcidenta Sirio, norda Lebanono ĝis la regiono de Antioĥio en suda Turkujo.[3]

En la mezo de la 12-a jarcento la norda Sirio estis militdetruita lando. La krucistaj ŝtatoj starigitaj de okcident-eŭropanoj, kiel ekzemple la Antioĥa princlando estis daŭre en milito kontraŭ la islamanaj ŝtatoj de norda Sirio kaj mesopotamiaj regionoj, kiel ĉefe Halepo kaj Mosulo.

PriskriboRedakti

 
Strato en la kristana kvartalo de Halepo

Tiutempa kronikisto en Damasko, Ibn al-Qalanisi, raportis pri la ĉefa tertremo merkrede la 11-an de oktobro 1138. Li skribis, ke ĝin antaŭis unua tremo la 10-an de oktobro kaj posttremoj vespere de la 20-a de oktobro, la 25-a de oktobro kaj en la nokto de la 30-a de oktobro al la 1-a de novembro, kaj fine lasta frumatene de la 3-a de novembro. Tamen Kemal al-Din, posta verkisto, raportis pri nur unu tertremo inter la 19-a kaj 20-a de oktobro, kio kontraŭas la raporton de Qalanisi. Ĉar Qalanisi verkis en la periodo de la tertremo kaj aliaj aŭtoroj subtenas la daton de la 10-a aŭ 11-a oktobro, lia dato de la 11-a de oktobro estas konsiderata nun la plej verŝajna.

La plej grave atingita areo estis ĉe Harem, kie krucistoj konstruis grandan fortikaĵon. Fontoj indikas, ke la kastelo estis detruita, kaj ke la preĝejo kolapsis. La fortikaĵo de Atarib tiam okupita de islamanoj estis detruita. La konstruaĵo kolapsis kaj mortigis 600 gvardistojn, nur la guberniestro kaj kelkaj servistoj supervivis kaj fuĝis al Mosulo. La urbo de Zaradna, jam detruita de militistoj estis ĝis funde detruita, kiel ankaŭ la malgranda fortikaĵo ĉe Shih.

La loĝantoj de Halepo, granda urbo de pluraj dekmiloj da homoj en la tiama epoko, ricevis anoncon per antaŭtertremoj kaj fuĝis al la kamparo antaŭ la ĉefa tremo. La muroj de la fortikaĵo kolapsis, kiel ankaŭ la muregoj oriente kaj okcidente de la fortikaĵo. Multaj domoj estis detruitaj kaj la ŝtonoj uzataj por la konstruado falis en la stratojn.

Aliaj damaĝoj okazis en Azrab, Bizaah, Tel Ĥalid kaj Tel Amar.

La ĉefa tertremo kaj ĝiaj posttremoj senteblis en Damasko, sed ne en Jerusalemo.

ReferencojRedakti

  1. La plej detruigaj konataj tertremoj en la mondo, United States Geological Survey
  2. Ambraseys, Nicholas N., "The 12th century seismic paroxysm in the Middle East: a historical perspective" (PDF), Annals of Geophysics, Vol. 47, N. 2/3, April/June 2004, p. 743.
  3. Guidoboni1, E.; Bernardini, F. & Comastri1, A. (2004), "The 1138–1139 and 1156–1159 destructive seismic crises in Syria, south-eastern Turkey and northern Lebanon", Journal of Seismology 8 (1): 105–127, doi:10.1023/B:JOSE.0000009502.58351.06 

BibliografioRedakti