Posttertremo

tertremeto sekvanta pli grandan tertremon

Posttertremo estas tertremo kiu okazas post antaŭa forta tertremo en la sama areo (la ĉefa ŝoko). Se la posttertremo estas pli intensa ol la ĉefa ŝoko, tiu posttertremo estas rekvalifikata kiel la ĉefa tremo, kaj la originala ĉefa ŝoko iĝas sekve la antaŭtremo. Posttertremoj estas malpli intensaj tertremoj formitaj kiam la terkrusto ĉirkaŭ la delokigita krusto adaptiĝas al la efikoj de la ĉefa ŝoko.