Projekto Apollo

(Alidirektita el Programo Apollo)

Projekto ApolloProgramo Apollo de NASA estis serio de homportantaj kosmoflugaj misioj faritaj de Usono uzante la kosmoŝipojn Apollo kaj la Saturnan familion de raketaj lanĉiloj, dum la jaroj 19611972. Ĝia celo estis veturigi homon sur la lunon kaj reveturigi lin sekure al la tero, ene de la jardeko 1960. Tiun celon plenumis la misio Apollo 11 en Julio 1969. La programo daŭris ĝis la fruaj 1970-oj, por efektivigi la komencan sciencan esploron de la luno, totaligante ses sukcesajn surluniĝojn. La nomo Apollo venas el la angla nomo de la antikva greka dio Apolono.

Projekto Apollo
emblemo
human spaceflight program • programo de NASA • projekto
Komenco 1961 vd
Fino 1972 vd
Lando(j) Usono vd
vdr
Komenco de la Apollo-8-misio. (La enbildigita luno estas fotografia truko: tiutempe la luno estis nek videbla nek krescenta)
Misio-emblemo de la unua surluniĝa misio de NASA Apollo 11. La aglo estas figurita, ĉar la lunoveturilo portis la nomon Eagle (angle: aglo).
Tero super la lunohorizonto dum la unua kunhoma surluniĝo de NASA per Apollo 11.
Astronaŭto Aldrin antaŭ la lunoveturilo (Eagle)
Bota spuro de Edwin "Buzz" Aldrin sur la luno (misio Apollo 11)

La surluniĝo kun homoj estis celo de kaj Usono kaj Sovetunio, sed la konkuron gajnis Usono. La surluniĝo formis la pinton de la kosmokonkuro.

La celo esplori la lunon oni forlasis en septembro 1972, post Apollo 17. La kialoj pro tio estis manko de mono kaj la senintereso de usona publika opinio rilate al la daŭro de la projekto. Malgraŭ tiu, estis kvar pliaj kunhomaj misioj kiuj ne celis atingi la lunon - tri misioj Skylab kiuj uzis la kosmoŝipon Apollo, kaj unu misio Apollo 18 (Apollo-Sojuz). Oni forlasis la kosmoŝipojn Apollo en 1975.

Elekto de misia aparataro redakti

Decidinte je la luno kiel celo, la Apollo-misiaj planistoj devis desegni aron de flugoj kiuj plenumus la celon, samtempe minumumigante danĝeron al homa vivo, kostojn, nepran teknologion kaj astronaŭtan lertecon.

Oni konsideris tri eblajn planojn:

 
Lunveturilo sur la luno (Apollo 16)
 
Patrinoŝipo en lunorbito (Apollo-15)
  1. Rekta supreniro: Sendi kosmoŝipo rekte al la luno. La tuta kosmoaparato surluniĝas kaj reveturas al la tero. Tiu plano necesus novan raketon, ege pli forta ol iu tiame ekzistanta.
  2. Terorbita rendevuo: Lanĉi du raketoj Saturn-5, unu portante la kosmoŝipon, la alia portante bruligaĵon. Terorbite, la kosmoŝipo prenas sufiĉan bruligaĵon por iri al la lunon kaj reen. Simile al rekta supreniro, la tuta kosmoŝipo surluniĝas.
  3. Lunorbita rendevuo (LOR): La kosmoŝipo, lanĉita de raketo Saturn-5, enhavas du partojn, la Lunar Module (luna kupeo) aŭ lunoveturilo, kaj la Command/Service Module (Rego/Servokupeo) aŭ patrinoŝipo. La patrinoŝipo enhavas la vivosubtenajn sistemojn por la kvin-taga vojaĝo de la tri ŝipanoj, kaj la kontraŭvarman ŝirmon por la reeniro en la atmosferon de la tero. En lunorbito la lunoveturilo disiĝas el la patrinoŝipo kaj portas du astronaŭtojn al la luna surfaco, sekve resupreniras al la patrinoŝipo. Tiu estis la elektita plano.

Kontraste al la aliaj planoj, la LOR plano bezonis ke nur malgranda parto de la kosmoŝipo surluniĝas, pro tio etigante la mason lanĉita el la surfaco de la luno. La maso estas plue etigita forlasante la descendomaŝinon sur la luno.

Planado redakti

La NASA-plano antaŭvidis 7 misiojn ĝis la unua kunhoma surluniĝo. Tiuj estis la misioj A ĝis G.

  • Misio A: Senhoma testo de Saturn 5 raketo kaj de kosmoŝipo Apollo en ĉirkaŭtera flugo (efektivigita dufoje de Apollo 4 kaj Apollo 6).
  • Misio B: Senhoma testo de la lunoveturilo (LM el la angla Lunar Module) (efektivigita de Apollo 5).
  • Misio C: Kunhoma testo de patrinoŝipo en tera orbito (okazis per Apollo 7).
  • Misio D: Testo de kombinaĵo de patrinoŝipo kaj lunoveturiloj en teroproksima orbito (originale planita por Apollo 8, sed okazis sub nomo Apollo 9, ĉar oni aldonis pluan lunflugon (Misio C bis) kiel Apollo 8).
  • Misio E: Testo de kombinaĵo de en tero-malproksima orbito (la misio estis ĉesigita, ties teamo alprenis Mision C bis).
  • Misio F: Testo de kombinaĵo de patrinoŝipo kaj lunoveturilo en luna orbito (okazis per Apollo 10).
  • Misio G: Unua surluniĝo (efektivigis Apollo 11).

La unua ĉirkaŭflugo de la luno okazis per la Apollo 8, Kristnaske 1968. Tiu misio estis alŝovita inter misioj C kaj D.

Oni aldone planis la misiojn H, I kaj J:

Konkuro de sistemoj redakti

La unua lanĉo de Sputnik fare de la Sovetunio en 1957 kaŭzis ŝokon en Usono. La unua senhoma dura surluniĝo (dura signifas ke la raketo intence kraŝis sur la luno) en 1959 per la Soveta Lunik-2 kaj la unua homa kosmovojaĝo de Jurij Gagarin en 1961, igis la Sovetunion la gvidanta potenco en la kosmaj esploroj. Usono serĉis terenon en kosmoesploro, sur kiu ili povas superi la Sovetunion. Por tio ŝajnis bonan taskon la efektivigo de la surluniĝo.

La 25-an de majo 1961, nur unu kaj duono monatoj post la sukcesa lanĉo de Jurij Gagarin, usona prezidento John F. Kennedy prezentis sian faman parolon antaŭ la Usona Kongreso, en kiu li skizis la celon, samjardeke veturigi homojn al la luno kaj reveturigi ilin.

Kvankam oni planis pluajn lanĉojn, la projekto Apollo estis finita post la sesa sukcesa surluniĝo de Apollo 17, ĉar la kreskantaj kostoj de la vjetnama milito fortiris la monon.

Por la kunhomaj lunflugoj oni evoluigis grandajn raketojn, kiuj ricevis la nomon Saturn 5. En la evoluigo havis gravan rolon la germana-usona raketa konstruisto, planisto Wernher von Braun, kies teamo evoluigis la unuan ŝtupon kun fortega F-1-a raketa lanĉilo. Ĉiuj lanĉoj de tiu raketo estis sukcesaj – spite al ties granda potenco kaj malsimpla konstruo.

Samtempe kun la antaŭpreparo por la surluniĝo, daŭris ankaŭ la Gemini-programo, por kolekti spertojn pri rendevuaj manovroj en kosmo.

La 27-an de januaro 1967 suferis la Apollo-programo gravan retrobaton, kiam ĉe surteraj testoj brulmortis tri astronaŭtoj (Virgil Grissom, Edward H. White kaj Roger B. Chaffee en sia kapsulo. La raketo ne estis plenigita de bruligaĵo, la kapsulo estis plenigita ne de kutima aero, sed de oksigeno sub normala atmosfera premo. Ene de la kapsulo estiĝis elektra fajrero, kiu kaŭzis dum minuto fajron kaj tiele la mortojn. Tiun sekvis grandajn ŝanĝojn al la konstruado de la luna kapsulo. La testo ricevis poste la nomon Apollo 1.

Spite al ĉio, la sukcesa surluniĝo de Apollo 11 la 20-an de julio 1969 plenumis la celon de Kennedy terminplane.

Samtempe kun la Apollo-programo laboris ankaŭ Sovetunio je ampleksa programo, kiu same celis surlunigon de homoj. En kadro de la Zond-programoj, oni lanĉis la modifitan kosmoŝipon Sojuz senhomajn al la luno kaj post unu ĉirkaŭflugo reen al la tero. Tiu servis por testo de la kosmoŝipo, kiun oni pripensis por kunhoma lunoflugo. La senhoma Zond-5-a kosmoŝipo en Septembro de 1968 ĉirkaŭis la lunon, sed la reveturo ne sukcesis, ĝi falis en la Hinda Oceano. En oktobro de 1970 finiĝis la testprogramo kun Zond-8. El ĉiuj lanĉitaj kosmoŝipoj povis sukcese surteriĝi nur Zond-7.

Paralele laboris la Sovetunio ankaŭ je surluniĝa misio, por kiu – simile al tiuj de Apollo – oni volis uzi superpezajn raketojn. Por tio oni evoluigis la N1-raketojn, kiuj ĉe ĉiuj 4 testaj lanĉoj malsukcesis de 1969 ĝis 1972. Ĉar dumtempe Usono jam surluniĝis, la sovetoj abdikis pri la kunhoma lunprogramo kaj poste eĉ neis, ke ili iam havis tian programon. La informoj pri tiu programo aperis nur komence de la 1990-aj jaroj kaj oni prezentis la N1-raketojn.

La surluniĝo de 1969 redakti

En kadro de la misio Apollo 11 la unuaj du homoj (Neil Armstrong kaj Buzz Aldrin) alvenis sur la Luno la 20-an de julio 1969 je 20:17 horo (UTC). Ses horojn poste, la 21-an de julio, je 02:56:20 horo UTC, Armstrong eliris la lunoveturilon kaj surpaŝis la lunon, kiel la unua homo sur la luno. Tiam li eldiris la famiĝintajn vortojn:

Citaĵo: That's one small step for (a) man, [but] one giant leap for mankind. (esperante: "Tiu ĉi estas eta paŝo por homo, granda salto por la homaro.")

La tria astronaŭto, Michael Collins, ĉirkaŭflugadis la lunon en la Apollo-11 patrinoŝipo ĝis la reveno de la lunoveturilo Eagle.

Tipa Apollo-misio redakti

  • Lanĉo ĉe Cape Canaveral
  • Forigo de 1-a ŝtupo ĉe 56 km alto (rapido ĉirkaŭ 10.000 km/h - maĥo 8)
  • Ekbrulo de la 2-a ŝtupo ĉe la alta stratosfero kaj mallonge poste, forigo de la savturo
  • Forigo de la 2-a ŝtupo ĉe 185 km alto (rapido ĉirkaŭ 24.000 km/h)
  • Ekbrulo de la 3-a ŝtupo, svingo al proksimuma tera orbito (rapido ĉirkaŭ 28.000 km/h), malŝalto de la tria ŝtupo
  • Denova ekbruligo de la 3-a ŝtupo, (TLI - Trans Lunar Injection) etendo de la orbito ĝis al la luno
  • Forĵeto de ŝtupaj adaptiloj, disigo de la patrinoŝipo disde la 3-a ŝtupo, kuplado kaj eltiro de la lunoveturilo el la rezervejo, flugo al la luno
  • Ekbruligo de la motoro de la patrinoŝipo (LOI - Lunar Orbit Insertion), enkliniĝo al luna orbito
  • Translokiĝo de 2 astronaŭtoj en la lunoveturilon, 1 astronaŭto restas kiel piloto en la patrinoŝipo
  • Diskuplado (malligo) de lunaveturilo, ekbruligo de la surluniga motoro, malsupreniro al la luna surfaco kaj surluniĝo
  • Efektivigo de diversaj EVA-oj (Extra Vehicular Activity ~ Ekster-Veturilaj Agadoj) fare de astronaŭtoj
  • Relanĉo de la luna surfaco, supreniro en la lunan orbiton. La surluniga aparato restas surlune.
  • Rekuplado al la ĉefŝipo, translokiĝo de la astronaŭtoj, forĵeto de la LM-ascenda ŝtupo
  • Ekbruligo de la motoroj de la patrinoŝipo, (TEI - Trans Earth Injection), forlaso de la luna orbito, reveno al la tero.
  • Ekster-Veturila Agado por preni filmojn el la patrinoŝipo
  • Forĵeto de patrinoŝipo, direktigo de la Apollo-kapsulo por la enpaŝo en la teran atmosferon
  • Eligo de la ĉefa paraŝuto, surakviĝo en alvenejo
  • Savserĉado fare de aviadiloportanta ŝipo

Apollo-misioj redakti

 
Surlunigejoj de la misioj Apollo
Misio Lanĉo Rimarko
Apollo 201 26-a de februaro 1966 Unua lanĉo de Saturn 1B, suborbita testflugo de Apollo-patrinoŝipo
Senhoma
Apollo 203 5-a de julio 1966 Unua orbita lanĉo de raketo Saturn 1B, testflugo sen patrinoŝipo
Senhoma
Apollo 202 25-a de aŭgusto 1966 Suborbita testflugo de la patrinoŝipo
Senhoma
Apollo 1 (27-a de januaro 1967) ne okazis lanĉo Akcidento dum surteraj testoj, morto de la skipo
Virgil Grissom, Edward H. White, Roger B. Chaffee
Apollo 4 9-a de novembro 1967 Unua lanĉo de raketo Saturn 5, testflugo de la patrinoŝipo
Senhoma
Apollo 5 22-a de januaro 1968 Testflugo de la lunoveturilo
Senhoma
Apollo 6 4-a de aprilo 1968 Dua lanĉo de Saturn 5, testflugo
Senhoma
Apollo 7 11-a de oktobro 1968 Unua kunhoma lanĉo de raketo Saturn 1B. Testoj en tera orbito
Walter M. Schirra, Donn Eisele, Walter Cunningham
Apollo 8 21-a de decembro 1968 Unua kunhoma lanĉo de raketo Saturn 5, ĉirkaŭflugo de la luno
Frank Borman, James A. Lovell, William Anders
Apollo 9 3-a de marto 1969 Testoj de la lunoveturilo en tera orbito
James Mcdivitt, David R. Scott, Russell L. Schweickart
Apollo 10 18-a de majo 1969 Testo de la lunoveturilo en luna orbito, proksimiĝo al la luna surfaco je ĝis 14 km
Tom Stafford, John W. Young, Eugene Andrew Cernan
Apollo 11 16-a de julio 1969 Unua surluniĝo
Neil Armstrong, Buzz Aldrin, Michael Collins
Surluniĝejo: Maro de Trankvileco (Mare Tranquillitatis)
Apollo 12 14-a de novembro 1969 Surluniĝo ĉe la en 1967 surlunigita sondilo Surveyor 3
Charles Conrad, Richard Gordon, Alan L. BEAN
Surluniĝejo: Oceano de Tempestoj (Oceanus Procellarum)
Apollo 13 11-a de aprilo 1970 Eksplodo ferdeke, surluniĝo ne okazis
James A. Lovell, John L. Swigert, Fred HAISE
Neniu mortigita
Apollo 14 31-a de januaro 1971 Shepard ludas golfon sur la luno
Alan Shepard, Stuart A. Roosa, Edgar D. Mitchell
Surluniĝejo: Fra Mauro
Apollo 15 26-a de julio 1971 Unua misio kun lunvagada veturilo
David R. Scott, James Irwin, Alfred M. Worden
Surluniĝejo: Hadley Rinne
Apollo 16 16-a de aprilo 1972 Unua esploro de altebenaĵo, apliko de UV-kameraoj, lunvagada veturilo
John W. Young, Thomas K. Mattingly, Charles M. Duke
Surluniĝejo: Descartes
Apollo 17 7-a de decembro 1972 Lasta surluniĝo, lunovagada veturilo
Eugene Andrew Cernan, Ronald E. Evans, Harrison H. Schmitt
Surluniĝejo: Taurus-Littrow

Post la sukcesa surluniĝo de Apollo 11, NASA publikigis multajn planojn, kiuj entenis 9 pluajn flugojn ĝis fino de 1972. Do jam januare de 1970 estis forstrekita la misio Apollo 20 pro kostaj problemoj, kiel menciitaj supre.

La restantajn spacoŝipojn Apollo kaj raketojn Saturn oni uzis por la programo Skylab en 1973/74 kaj por la kuna programo Apollo-Sojuz en 1975.

En julio 2009 la kosmosondilo Lunar Reconnaissance Orbiter faris detalajn fotojn de la surlunigejoj de la misioj Apollo 11, 14, 15, 16 kaj 17.[1]

 
Saturn V lanĉoj por ĉiu misio


Diversaĵoj redakti

  • La tuta projekto Apollo kostis USD 25 miliardojn da usonaj dolaroj (120 miliardoj da USD en 2009-aj dolaroj)[2] inkluzive de la programoj Mercury, Gemini, Ranger, Surveyor, Lunar Orbiter, kaj Apollo'
  • dekdu homoj piediris sur la luno en la tuta homa historio, ĉiu viro, ĉiu usonano.
  • La programo Apollo alveturigis 381,7 kg da luna materialo (lunaj rokoj) al la tero, la plejparto de kiu estas deponita ĉe la Lunar Receiving Laboratory ĉe Houston, Teksaso.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti