László Földes (etnografo)

FÖLDES László (foeldeŝ) estis hungara etnografo naskita en Orăştie la 29-an de aprilo 1934 kaj mortinta en Budapeŝto la 11-an de oktobro 1980. Lia filo estis László Földes (arkitekto).

László Földes
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aprilo 1934 (1934-04-29)
en Orăștie
Morto 11-an de oktobro 1980 (1980-10-11) (46-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Infano László Földes (arkitekto)
Okupo
Okupo etnografo
vdr

Kariero redakti

László Földes pasigis siajn infanjarojn en Csík, poste la familio dum la dua mondmilito translokiĝis Budapeŝton. Li finis la fakojn pri etnografio-muzeologio en la filologia fakultato de Universitato de Budapeŝto (1957). Pli poste li finis la historian fakon kaj studis ankaŭ sociologion. Li estis scienca kunlaboranto de la Etnografia Muzeo (1956-73), poste ĝis sia morto li estis scienca ĉefkunlaboranto de la Esplorgrupo pri Etnografio de la MTA. Li esploris precipe la paŝtistadon. Li redaktis volumojn Viehzucht und Hirtenleben in Ostmitteleuropa (Bp., 1961) kaj Viehwirtschaft und Hirtenkultur (Bp., 1969). Oni elektis lin ĉefsekretario de la Hungara Etnografia Asocio en 1967. Inter 1972-1974 li estis redaktoro de revuo Ethnográfia. Pro sia grava malsano li memmortigis.

Verkoj redakti

  • Az állattartás és pásztorélet magyar néprajzi szakirodalma (Bp., 1963);
  • „A vándorló Erdély (Bp., 1982).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon