László Földes (arkitekto)
László Földes [lAslO foldeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Földes László estas hungara arkitekto, arkitekto pri internaj spacoj. Lia patro estis László Földes (etnografo).
László Földes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de aŭgusto 1959 (65-jaraĝa) en nekonata valoro |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Familio | |
Patro | László Földes |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
László Földes[1] naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1959.
Biografio
redaktiLászló Földes akiris arkitekturan diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1985. Pli poste li plustudis helpe de stipendio en simila universitato en Helsinko. Inter 1989-1991 li estis arkitekto en Helsinko. Hejmenveninta li laboris kune kun Gábor Turányi ĝis 1994, poste li establis propran arkitekturan atelieron. Ekde 2000 li havas ankaŭ posteneton en la teknikuniversitato. Li ricevis premiojn inter 1997-2014. Li havas edzinon, kiu naskis dufoje.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
redakti- Visegrád, arbara lernejo (kunarkitekto, 1996)
- gimnastikejo en Budapeŝto (kunarkitekto, 2004)
- infanvartejo en Zsámbék (kunarkitekto, 2011)
- restaŭrado, internaj spacoj de kastelo de Keszthely (kunarkitekto, 2015)
Elektitaj ekspozicioj
redakti- Piran (1996)
- Arthalo Budapeŝto (2003, 2010, 2014)
- Berlino (2005)