Luigi Carnera (naskiĝis la 14-an de aprilo 1875 en Triesto, mortis la 30-an de julio 1962 en Florenco) estis itala astronomo

Luigi Carnera
Persona informo
NomoLuigi Carnera
Dato de naskiĝo14-a de aprilo 1875
NaskiĝlokoTriesto
Dato de morto30-a de julio 1962
MortolokoFlorenco
Aĝo je morto87
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoItalio
Lingvoj
Parolata lingvoitala lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Li komencis sian karieron en Germanio, kiel helpanto de Max Wolf en Hejdelbergo kaj tie malkovris plurajn asteroidojn. Li laboris en Germanio, Italio kaj Argentino antaŭ reveni definitive en Italion en 1908.

Li estis direktoro de la observatorio de Triesto ekde 1919; Triesto estis ĵus aneksita al Italio sekve al la unua mondmilito. Poste, li iĝis direktoro de la observatorio de Capodimonte de Napolo de 1932 ĝis sia emeritiĝo en 1950. Dum la dua mondmilito, en 1943 la observatorio estis provizore okupita de la usona kaj britaj armeo por tie instali stacion de radaro.

La asteroido 39653 Carnera estis nomita en lia honoro.[1]

Malkovritaj asteroidoj : 16
466 Tisiphone 17-a de januaro 1901 kun Max Wolf
469 Argentina 20-a de februaro 1901
470 Kilia 21-a de aprilo 1901
472 Roma 11-a de julio 1901
476 Hedwig 17-a de aŭgusto 1901
477 Italia 23-a de aŭgusto 1901
478 Tergeste 21-a de septembro 1901
479 Caprera 12-a de novembro 1901
480 Hansa 21-a de majo 1901 kun Max Wolf
481 Emita 12-a de februaro 1902
485 Genua 7-a de majo 1902
486 Cremona 11-a de majo 1902
487 Venetia 9-a de julio 1902
488 Kreusa 26-a de julio 1902 kun Max Wolf
489 Comacina 9-a de julio 1902
808 Merxia 11-a de oktobro 1901

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti