Kazimierz Kordylewski

pola astronomiisto

Kazimierz Kordylewski (naskiĝis la 11-an de oktobro 1903, mortis la 11-an de marto 1981) estis pola astronomo el Krakovo.

Kazimierz
Kazimierz Kordylewski sur la balkono de la Observatorio de Jagelona Universitato.
Kazimierz Kordylewski sur la balkono de la Observatorio de Jagelona Universitato.
Persona informo
Naskiĝo 11-a de oktobro 1903
en Poznano, Germana Regno
Morto 11-a de marto 1981
en Krakovo, Pollando
Tombo Tombejo Rakowicki en Krakovo
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Jagelona UniversitatoUniversitato Adam Mickiewicz en Poznano
Okupo
Okupo astronomo • universitata instruisto
vdr
La familia tombo de Kazimierz Kordylewski en tombejo Rakowicki en Krakovo.
Lunoj de Kordylewski, polvaj lunoj de Tero situantajn en la punktoj de Lagrange L4 i L5 de la sistemo Tero-Luno.

Li naskiĝis en Poznano, tie li finis mezlernejon kaj en 1922 li komencis studi astronomion ĉe Poznana Universitato (nun - Universitato de Adam Mickiewicz). La studojn li daŭrigis en 1924 ĉe Jagelona Universitato en Krakovo, samtempe li dungiĝis kiel asistanto en la observatorio de la universitato. En 1926 ĉe ĝi li finis studojn pri filozofio. En 1961 li malkovris polvajn lunojn de Tero (lunojn de Kordylewski), situantajn en la punktoj de Lagrange de la sistemo Tero-Luno.

La scienca verkaro de Kordylewski enhavas pli ol cent verkojn. Pro sia laboro li estis premiita interalie per Bronza Medalo de NASA en 1972. Por lia memorigo, lian nomon havas strato en Krakovo. Li estas ankaŭ patrono de la Junulara Observatorio en Niepołomice apud Krakovo.

Lia plej juna filo Leszek estas esperantisto.

Eksteraj ligiloj redakti