SZEGEDI Mihály (naskiĝis en 1925 - mortis la 11-an de oktobro 2000) estis hungara esperantisto.

Li estis delegito de UEA pri fervoja terminaro. Li aktivis diverspostene en la hungara fervojista Esperanto-movado, artikolis en Hungara Fervojista Mondo kaj aliloke, kaj prizorgis la Esperanto-tekston en la oficiala horaro de la hungaraj ŝtatfervojoj.