Liselotte PULVER (naskiĝis la 11-an de oktobro 1929 en Bern) estas svisa aktorino, kiu estis unu el la steluloj de la germana kinematografio de la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Ŝia tipa rolo estis tiu de gajega kaj ĝentile petoleta knabino.

Liselotte Pulver
Persona informo
Liselotte Pulver
Naskiĝo 11-an de oktobro 1929 (1929-10-11) (94-jaraĝa)
en Berno
Lingvoj germana vd
Loĝloko Burger Hospital vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de Berno • University of the Arts Bern vd
Familio
Gefratoj Corinne Pulver vd
Edz(in)o Helmut Schmid vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • voĉaktoro vd
Aktiva en Zuriko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Liselotte Pulver en A Time to Love and a Time to Die (1957)

Agado kreiva redakti

En sia naskiĝurbo ŝi ankaŭ ricevis trejnadon aktoran ĉe la Konservatorio kaj samloke okazis ŝia aktorina premiero en la Urba teatro. Sian unuan filmrolon ŝi havis en 1949 en Swiss Tour de Leopold Lindtberg. Ekde la unua tutgermanlingvia sukceso kiel hungarino en la komedio de Kurt Hoffmann Ich denke oft an Piroschka (1955; laŭ la romano de Hugo Hartung) ŝi ne plu povis emancipiĝi el la rolo de knabe petoleta knabino: tio videblas i.a. en Les aventures d’Arsène Lupin (1956/57), en A time to love and a time to die (1957/58) de Douglas Sirk (laŭ romano de Erich Maria Remarque), en Bekenntnisse des Hochstaplers Felix Krull (1957) kaj en Le joueur (1958) de la reĝisoro Claude Autant-Lara (kune kun Gérard Philipe, laŭ la romano de Fjodor Dostojevskij).

Por la rolo de la amuzige impertinenta grafino en la komedio Das Wirtshaus im Spessart Pulver estis distingita en la 1958-a jaro per la germana Federacia filmpremio.

Ŝiaj koncerne la nombron de la spektintoj plej furoraj filmoj estis Kohlhiesels Töchter (1962; reĝisoro: Axel von Ambesser) kaj Dr. med. Hiob Prätorius (1964). Ekde 1961 Pulver plurfoje aperis internacie kiel en la komedio de Billy Wilder One, Two, Three (1961). Sed ŝia artista kulmino estis verŝajne la prezento de la samseksema abatino Suzanne Simonin en la onidira skandalfilmo La réligieuse de Diderot de Jacques Rivette (1965).

Dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj ŝi transprenis plurajn rolojn en televidaj serioj. Sub la titolo "... wenn man trotzdem lacht" ŝi publikigis en la 1990-a jaro siajn rememorojn.

Filmoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti