Buddenbrooks

romano de Thomas Mann

Buddenbrooks: Disfalo de familio (1901; germane Buddenbrooks: Verfall einer Familie) estas la unua granda verko de Thomas Mann kaj nun taksiĝas la unua mondskale valora socia romano (germane Gesellschaftsroman) en la germana lingvo.[1] Ĝi rakontas la poioman, kvar generaciojn daŭrantan kadukiĝon de riĉa burĝa familio, kaj ilustras la socian rolon kaj konscion de la Hansa riĉa burĝaro inter 1835 kaj 1877. Pro ĝi Thomas Mann gajnis la Nobel-premion pri literaturo en 1929.

Buddenbrooks
literatura verkosagaoŝlosilromano
Aŭtoroj
Aŭtoro Thomas Mann
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1901
Eldonejo S. Fischer Verlag
Ĝenro family saga novel • period novel • formadromano • socia fikcio
Loko de rakonto Lubeko • Mengstraße • Buddenbrookhaus • Fischergrube • Maria Preĝejo de BerlinoTravemünde • Eimsbüttel • Breite Straße • Kaufingerstraße (München) • Mühlenstraße (Lübeck) • Bad SchwartauGermanio
vdr
La malnova urbo de Lübeck (2006) kun lokoj menciitaj en Buddenbrooks:

1 = Mengstraße Nr. 4: familia domo de la Buddenbrook-oj/Mann-oj, nun fariĝinta muzeo
2 = Fischergrube: nova domo de Thomas; florvendejo de Anna
3 = Urbodomo: konsiliejo, senatejo
4 = Breite Straße
5 = Beckergrube: teatro; klubo
6 = Trave
7 = Muelejo
8 = Muro
La Buddenbrook-domo en Lubeko, Mengstraße 4 (2008)
Thomas Mann ĉirkaŭ 1900

La bazo de la romano estis la propra familia historio de Thomas Mann, kaj la okazejo estas lia hejmurbo Lubeko. Sen eksplicita mencio de la nomo de la urbo, multaj rolantoj estas rekoneblaj fikciigoj de tiutempaj lubekaj personoj. Thomas Mann mem rolas en la figuro de Hanno Buddenbrook.

Notoj redakti

  1. Hans Wysling. En: Thomas Mann Handbuch, red. H. Koopmann, 3-a eldono. A. Kröner, Stuttgart 2001, p. 363.