Travemünde

urboparto de Lubeko


Travemünde (germane, platgermane Travemünn) estas urboparto de la hansa urbo Lubeko (germane Lübeck) la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio. La loĝloko situas ekzakte tie kie la rivero Trave enfluas la lubekan golfon de la Balta Maro. Kiel urboparto en politika senco krom la centra urbodistriko Alt-Travemünde/Rönnau, kiu ofte simple nomatas "Travemünde", ankaŭ apartenas la urbodistriktoj Priwall, Brodten, Teutendorf kaj Ivendorf. Brodten, Teutendorf und Ivendorf estas vilaĝetoj, kiuj en 1935 aldoniĝis al la teritorio de Travemünde.

Travemünde
komunumoparto en Germanio • administra teritoria unuo • coastal spa
Administrado
Poŝtkodo 23570
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 13 511  (2022) [+]
Loĝdenso 327 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 53° 58′ N, 10° 52′ O (mapo)53.960610.8692Koordinatoj: 53° 58′ N, 10° 52′ O (mapo) [+]
Alto 3 m [+]
Areo 41,3 km² (4 130 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Travemünde (Ŝlesvig-Holstinio)
Travemünde (Ŝlesvig-Holstinio)
DEC
Travemünde
Travemünde
Situo de Travemünde

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Travemünde [+]
vdr
Travemünde dumnokte

Geografio redakti

Travemünde situas proksimume 20 kilometrojn nordoriente de la urbocentro de Lubeko. La plej granda parto de la urboparto situas okcidente de la rivero Trave. La duoninsulo Priwall ĉe la orienta bordo de la rivera enfluejo en la Baltan Maron same apartenas al Travemünde.

La teritorio de la urboparto ampleksas 41,3 kvadratajn kilometrojn. En 2004 13 902 homoj vivis en Travemünde, do 337 homoj po kvadrata kilometro. La granda plimulto vivas en la centra urbodistrikto Alt-Travemünde/Rönnau - la tri vilaĝaj urbodistriktoj Brodten, Teutendorf kaj Ivendorf nur havas inter 100 kaj 300 loĝantojn. Kontraste al la statistiko de la tuta urbo Lubeko, kiu registras malaltiĝon en la nombro de loĝantoj, la loĝantaro de Travemündes inter la jaroj 1993 kaj 2003 signife kreskis.