Joachim Król (n. la 17-an de junio 1957 en Herne) estas germana aktoro.

De 1981 ĝis 1984 Joachim Krol studis aktoradon en la Otto-Falckenberg-Altlernejo en Munkeno.

Li estas aparte konata kiel filma kaj televida aktoro. Ofte li ludis komplekse ŝarĝitajn, sed bonkorajn mezaĝajn virojn, kiel ekzemple en la kina komedio Der bewegte Mann el la jaro 1994. Ekde la jaro 2000 aldoniĝis roloj kiel policistoj, ekzemple en filma serio laŭ la konataj romanoj de la usonanino Donna Leon pri la policisto Guido Brunetti en Venecio.

Malgraŭ granda sukceso en kinaj kaj televidaj filmoj, li tamen ofte revenas al teatraj scenejoj. Interalie, ade li aktoras en la teatrejoj de la urboj Bochum kaj Kolonjo.

La estas edziĝinta kaj havas filon.

Filmografio redakti

  • 1984: Kaltes Fieber
  • 1993: Wir können auch anders
  • 1993: Die tödliche Maria
  • 1994: Der bewegte Mann
  • 1995: Wilsberg - Nur la Toten lässt man ruhen
  • 1995: Keiner liebt mich
  • 1996: Das Superweib
  • 1996: Es geschah am hellichten Tag
  • 1997: Rossini - oder die mörderische Frage, wer mit wem schlief
  • 1997: Die Unschuld der Krähen
  • 1998: Zugvögel - einmal nach Inari
  • 1998: Lola rennt
  • 1998: Bin ich schön?
  • 1999: Ein Lied von Liebe und Tod (Gloomy Sunday)
  • 1999: Die Stunde des Lichts
  • 2000: Der Krieger und die Kaiserin
  • 2000-2001: krimfilma serio Donna Leon
    • Vendetta
    • Venezianische Scharade
    • In Sachen Signora Brunetti
    • Nobiltá
  • 2001: Anne Frank - Die wahre Geschichte (The Diary Of Anne Frank)
  • 2002: Viel passiert
  • 2002: Der Kuss des Bären (Bear's Kiss)
  • 2004: Silentium
  • 2004: Lautlos
  • 2004: Schneeland
  • 2005: Unkenrufe
  • 2005: Tod eines Keilers
  • 2006: krimfilma serio Tatort: filmo Stille Tage
  • 2006: Warum halb vier?
  • 2006: Windland
  • 2006: Mal sehen, ob jut
  • 2007-2008: krimfilma serio Lutter
    • Essen is' fertig
    • Um jeden Preis
    • Blutsbande
    • Stein-Kohle
  • 2007: Die drei Räuber

Premioj redakti

  • Germana Filmpremio: filmbendo en oro por la filmoj Wir können auch anders... (1993) kaj Der bewegte Mann (1995)
  • Bavara Filmpremio (1995)
  • premio Bambi (1994)
  • Germana Interreta Filmpremio en arĝento (1999)
  • Germana Interreta Filmpremio en arĝento (2000)
  • Filmpremio de la urbo Hof (2000)
  • premio Goldene Filmspule (2001)
  • Hesia Televida Premio (2007) por lia rolo en la televida filmo Windland

Eksteraj ligiloj redakti