Malfermi la ĉefan menuon

Horst BUCHHOLZ (4-a de decembro 1933, Berlino3-a de marto 2003, Berlino), germana aktoro, kiu famiĝis pere de la usona aventura filmo La brava sepo produktita laŭ japana filmo "Sep samurajoj". Horst Buchholz rolis la plej junan bravulon, kiu helpis defendi vilaĝon de simplaj terkultivistoj kontraŭ banditoj. En la filmo ludis grandaj steloj de usona filmo Yul Brynner, Steve McQueen, Eli Wallach, Charles Bronson, James Coburn, Brad Dexter kaj Robert Vaughn.

Horst Buchholz
Friedhof Heerstr Grabstein Horst Buchholz Ausschnitt.jpg
Persona informo
Naskiĝo 4-an de decembro 1933 (1933-12-04)
en Berlino
Morto 3-an de marto 2003 (2003-03-03) (69-jara)
en Berlino
Mortokialo pneŭmonito
Tombo Friedhof Heerstraße
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Myriam Bru
Infano Christopher Buchholz
Profesio
Profesio aktoro • filmaktoro • teatra aktoro
Information icon.svg
vdr

Horst Buchholz sin prezentis ankaŭ en la filmo laŭ B. Traven Mortul-ŝipo (1959) (esperantigita) kaj en aliaj. Lia lasta rolo estis bonkora faŝisma (sed ne faŝismema) kuracisto en filmo "La vivo estas bela", kiu ricevis Oskaron. Ni povis lin vidi ankaŭ en televida fabela serio Reĝidino Fantagiro aŭ fabelo Fajranta birdo.

Filmoj, en kiuj ludis H. BuchholzRedakti

  • Die Halbstarken (1956) (Adoleskanto)
  • Endstation Liebe (1957) (Finstacio Amo)
  • Bekenntnisse des Hochstaplers Felix Krull (1957) (Konfeso de kavalira fripono Felix Krull)
  • Das Totenschiff (1959) (Mortul-ŝipo)
  • The Magnificent Seven (1960) (La brava sepo)
  • One, Two, Three (1961) (Unu, Du, Tri) (Buchholz rolas kiel komunismega orientberlinano , enamiĝinta je filino de gravulo de Coca-Cola. La filmo ne aperis en 1961 pro Berlina Muro konstruita; filmo pli komika, subite NE estis komika plu. La plej bona filmo!)

Eksteraj ligilojRedakti