Eli Herschel WALLACH ([ˈ|iː|l|aɪ|_|ˈ|w|ɔː|l|ə|k]; naskiĝinta la 7-an de decembro 1915, mortinta la 24-an de junio 2014) estis usona kina, televida kaj teatra aktoro kies kariero daŭris pli ol ses jardekoj, komence en la finaj 1940-aj jaroj. Trejnita en teatra aktorado, kion li plej ĝuis, li iĝis unu el plej grandaj rolaktoroj (duarangaj neĉefaj) iam aperintaj sursceneje kaj ekrano, laŭ aserto de Turner Classic Movies, kun apero en ĉirkaŭ 90 filmolistoj. Sursceneje, li ofte kunaktoris kun sia edzino Anne Jackson, kaj tile ili iĝis unu el la plej bone konataj aktorparoj de la usona teatro.

Eli Wallach
Persona informo
Eli Wallach
Naskiĝo 7-an de decembro 1915 (1915-12-07)
en Red Hook
Morto 24-an de junio 2014 (2014-06-24) (98-jaraĝa)
en Manhatano
Mortis pro naturaj kialoj vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Broklino vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Teksaso en AŭstinoUrba Kolegio de Nov-Jorko • Erasmus Hall High School • Neighborhood Playhouse School of the Theatre • Universitato de Teksaso en AŭstinoUrba Kolegio de Nov-Jorko vd
Subskribo Eli Wallach
Familio
Edz(in)o Anne Jackson vd
Infanoj Roberta Wallach • Peter Wallach • Katherine Wallach vd
Profesio
Okupo filmaktoro • aŭtobiografo • ĝenra aktoro • filmproduktoro • teatra aktoro • televida aktoro • aktorooficiro vd
Aktiva dum 1945–2010 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Wallach ĉe la TCM Classic Film Festival de 2010.

Wallach dekomence studis metodaktoradon ĉe Sanford Meisner, kaj poste iĝis fondinta membro de Actors Studio, kie li studis ĉe Lee Strasberg. Lia variableco ebligis lin ludi ampleksan varigamon de diferencaj roloj tra sia kariero, ĉefe kiel duaranga aktoro.

Pro sia kinapero en Baby Doll, li ricevis premion BAFTA pro plej promesa novulo al kinaj ĉefroloj kaj nomumon al Ora Globo. Inter siaj aliaj plej famaj roloj estas Calvera en The Magnificent Seven (1960), Guido en The Misfits (1961), kaj Tuco ("la malbelulo") en Il buono, il brutto, il cattivo. (1966). Aliaj elstaraj portretoj estas Don Altobello en The Godfather Part III, Cotton Weinberger en The Two Jakes (ambaŭ 1990), kaj Arthur Abbott en The Holiday (2006). Unu el plej fekundaj kinaktoroj de Usono, Wallach restis aktiva ankoraŭ naŭdekjaraĝa, kun roloj tiom ĵuse kiom ĉe 2010 en Wall Street: Money Never Sleeps kaj The Ghost Writer.

Wallach ricevis premiojn BAFTA, Tony kaj Emmy pro sia laboro, kaj ricevis Honoran Oskar-premion ĉe la dua okazso de ĉiujaraj Premioj Governors, prezentita la 13an de Novembro 2010.

Aliaj filmoj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti