Veronica Ferres
germana aktorino
Veronica FERRES (naskiĝis la 10-an de junio 1965) estas germana aktorino.
Veronica Ferres | |
---|---|
![]() Germana aktorino | |
Persona informo | |
Naskonomo | Veronika Maria Cäcilie Ferres |
Naskiĝo | la 10-an de junio 1965 en Solingen, Nordrejn-Vestfalio, Germanio |
Lingvoj | germana • angla |
Ŝtataneco | Germanio ![]() |
Alma mater | Munkena universitato Gymnasium Schwertstraße (en) ![]() Max-Reinhardt-seminario ![]() |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Edz(in)o | Carsten Maschmeyer (en) ![]() Martin Krug (en) ![]() Helmut Dietl (1990–1999) ![]() |
Infano | Lilly Krug (en) ![]() ( ![]() ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | filmaktoro ![]() |
TTT | |
Retejo | http://www.veronicaferres.de/ |
Veronica Ferres naskiĝis en Solingen, Nordrejn-Vestfalio. En Munkeno ŝi studis germanistikon kaj teatrajn sciencojn, poste ŝi en la Viena Max-Reinhardt-seminario studis aktoradon.
Kiel aktorino ŝi konatiĝis per rolo en la satira filmo Schtonk [ŜTONK] de la reĝisoro Helmut Dietl en 1991. Plian famon alportis la filmo Das Superweib [das ZU:pavajp] de la reĝisoro Sönke Wortmann en 1995. Sekvis multaj pliaj filmoj, el kiuj en la suba listo menciiĝas nur kelkaj. Ŝi gajnis aron da premioj.
Listo de filmoj (elekto)
redakti- Schtonk (1991, reĝisoro Helmut Dietl)
- Der Papagei (1992)
- Das Superweib (1995, reĝisoro Sönke Wortmann)
- Doktor Knock (1996)
- Rossini (1997)
- Eine ungehorsame Frau (1997)
- Late Show (1998)
- Die Braut (1999)
- Les Misérables (Francio/Germanio, 2000)
- Die Manns (2001)
- Bobby (2001)
- Für immer verloren (2003)
Premioj gajnitaj
redakti- premio Bambi (1992)
- Goldene Kamera (1998, 2002)
- premio Adolf Grimme (2002)
Eksteraj ligiloj
redakti