Alizarino

kemia kombinaĵo
Alizarino
Kemia strukturo de la Alizarino
3D Kemia strukturo de la
Alizarino
Ruĝaj kristaloj de
Alizarino
Rubia tinctorum,
kiu enhavas ruĝan pigmenton
Alternativa(j) nomo(j)
1,2-duhidrokso-antrakinono
Kemia formulo
C14H8O4
CAS-numero-kodo 72-48-0
ChemSpider kodo 6056
PubChem-kodo 6293
Fizikaj proprecoj
Aspekto Ruĝ-orangecaj kristaloj
Molmaso 240.21 g mol−1
Denseco 1,54 g/cm3
Fandopunkto inter 279 kaj 283 °C
(inter 534 kaj 541 ;
inter 552 kaj 556 K)
Bolpunkto 430 °C (806 ; 703 K)
Acideco (pKa) 6,94
Merck Index
  • 14,251
  • 15,243
Sekurecaj Indikoj
Risko R36 R37 R38
Sekureco S22 S24 S26 S36
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P271, P280, P302+352, P305+351+338, P312, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Alizarino, aŭ C14H8O4 (ankaŭ konata kiel Mordanta ruĝo 11 kaj Turka Ruĝo), estas organika kombinaĵo kiu estis vaste uzata tra historio kiel grava ruĝa tinkturo, ĉefe por fiksiĝo en tekstilaj teksaĵoj. Historie ĝi devenas el plantoradikoj el la genro Rubio. En 1869, ĝi fariĝis la unua natura pigmento kiu estis sinteze produktita.

Alizarino estas la plej uzata alnomo por indiki profunde ruĝan substancon, tamen la vorto estas uzata por aliaj ne-ruĝaj pigmentoj, tiaj kial alizarina verdo, alizarina bluo, alizarina flavo, ktp. Nuntempe alizarino uzatas kiel makulagento en biologiaj esploroj pro tio ke ĝi makulas liberan kalcion kaj certajn kalciajn komponaĵojn verdaj aŭ klarpurpuraj. Alizarino daŭre uzatas kiel komerce ruĝa tinkturo, tamen malpli vaste ol antaŭ 100 jaroj.

Historio redakti

Rubio estas vaste kultivata kiel kolorigilo por teksaĵoj ekde antikveco en centra Azio kaj Egiptio, tie kie ĝi estis kultivita ĉirkaŭ 1500 a.K. Vestaĵoj kolorigitaj per la ruĝaj pigmentoj el la rubio estis trovitaj en la tombo de la faraono Tutanĥamono kaj en la ruinoj de Pompejo kaj antikva Korinto. En la Mezepoko, Karolo la Granda stimulis la rubikultivadon. Rubio estis grande uzata kiel tinkturo en la Okcidenta Eŭropo en la fino de la mezepoka erao. Dum la 17-a jarcento, en Anglio, alizarino estis uzata kiel ruĝa pigmento por la vestaĵaro de la Nova Armeo[2] en la parlamento. La distingiga ruĝa koloro daŭre estis uzata dum jarcentoj (kvankam ĝi same estis produktita ekde kelkaj insektoj kiel la kokinealoj[3], donante al la anglaj kaj britaj armeoj la kromnomon ruĝjakuloj.[4].

En 1804, la kemia fabrikanto de pigmentoj George Field (1777-1854), en Britio, plibonigis teknikon por farado de rubia lago per traktado kun aluno kaj alkalo, kiuj turnas la ekstraktaĵon de akvosolvebla rubio en solidan kaj nesolveblan pigmenton. La rezulta rubia lago havas longedaŭran koloron, kaj povas plej efike uzati, tiam kiam miksita kun aliaj farboj. Dum la sekvaj jaroj, oni malkovris ke aliaj metalsaloj, inklude de tiuj enhavantaj feron, stanon kaj kromion, povas uzati anstataŭe al la aluno por doni rubibazajnpigmentojn el pluraj koloroj. Ĉi-ĝenerala metodo por kreado de kolorlagoj estis konataj dum jarcentoj, tamen ĝi estis simpligita en la fino de la 18-a jarcento kaj komence de la 19-a jarcento.

En 1826, la franca kemiisto Pierre Robiquet malkovris ke la rubia radiko enhavas du kolorigilojn, la alizarina ruĝo kaj la plej rapide paliĝanta purpurino ankaŭ konata kiel 1,2,4-trihidroksoantakinono. La alizarina kombinaĵo fariĝis la unua natura pigmento sinteze fabrikita en 1868, tiam kiam la germanaj kemiistoj Carl Gräbe (1841-1927) kaj Carl Liebermann (1842-1914), kiuj laboris en BASF, malkovris metodon por produktado ekde la antraceno. Ĉirkaŭ la samepoko, la angla farbokemiisto William Henry Perkin (1838-1907) sendepende malkovris la saman sintezon, kvankam la grupo BASF registris ilian patenton antaŭ ol Perkin kun diferenco de nur unu tagon. Aliaj sinsekvaj esploroj, faritaj de Franz Julius Broenner[5] kaj Hermann Gutzkow[6], en 1871, malkovris ke la antraceno povas ekstraktiĝi elde la karba gudro pli malfrue stimulis la gravecon kaj disponeblecon pri la artefarita sintezo de alizarino.

Homoj ligitaj al esplorado de alizarino redakti

Literaturo redakti

Referencoj redakti