Irito, en biologio kaj fiziologio, estas stato je inflamodoloriga reakcio al alergio aŭ damaĝo al la ĉela histaro. La stimulo aŭ agento kiu induktas al la iritostato estas iritilo. La iritiloj kutime agas kiel kemiaj agentoj (ekzemple de la fenolo kaj la kapsaicino[1]), tamen, la mekanikaj, varmaj kaj radioaktivaj stimuloj (kiel ekzemple de ultraviola lumo kaj joniga radiado) povas ankaŭ agi kiel iritaj agentoj. Irito havas ankaŭ aliaj difinojn neklasikajn rilate al kelkaj fizika aŭ fiziologia doloro aŭ malkomforto.

Simbolo al iritaj substancoj por la sano

Irito povas ankaŭ induktiĝi per kelkaj alergiaj respondoj pro la elmontrado de kelkaj alergenoj ekzemple de la prikontakta dermatito[2], irito de la mukozaj membranoj kaj jukado. La mukoza membrano estas plej ordinara loko por irito kaj ĝi enhavas sekreciajn glandojn ellasantajn mukojn kiuj altiras la alergenojn pro ties glueca naturo.

Kronika irito estas medicina vorto signifanta ke afliktaj sankondiĉoj ĉeestas dum kelka tempo. Ekzistas multaj malordoj povantaj kaŭzi kronikan iriton, kaj la plejmulto el ili afekcias la haŭton, vaginon, okulojn kaj pulmojn.

Irito en la organismoj redakti

 
La ostroj reagas al iritaj substancoj.

Por la plej superaj organismoj unu alergia respondo povas esti la kaŭzo de irito. Iu alergeno distingiĝas malsimile je unu irita, tamen, iu alergio postulas specifan interagadon kun la imunsistemo kaj tiel ĝi estas dependa de la (eble unika) sentokapablo de la organismo implikita dum unu irita agento klasike agas per ne specifa maniero.

Ĝi estas speco de streso, sed kontraŭe, se unu stresiĝas pro nerilataj aferoj, mildaj malperfektaĵoj povas kaŭzi pli da irito ol kutime: iu estas iritebla.

En pli primaraj organismoj, la dolorstato estas la percepto je la stimulago, kiu ne estas observebla, kvankam tio esteblas kundividita. Vidu ankaŭ la Teorion pri la Pordegokontrolo" rilate al la doloro[3]", disvolvita de kanada esploristo Ronald Melzack.

Ne estas pruvita ke ostroj senteblas doloron, tamen oni scias ke ili reagas al iritaj substancoj. Kiam irita objekto kaptiĝas de la ostra ŝelo, tavoloj da kalcia karbonato (CaCO3) malrapide deponiĝas kaj pligrandiĝas en grando estigante perlon. Ĉi-tio estas nur defenda mekanismo, kiu potence kaptas iun iritan kaj minacan substancon same kiel iu parazito ene de la ŝelo, aŭ atakas ĝin ekstere damaĝante la histon de la protekta mantelo. La ostro konstruas iun perlosaketon por hermetike izoli la iriton.

Oni ankaŭ observis ke unu amebo evitas esti pikata de pinglo, tamen, estas sufiĉaj evidentaĵoj sugestantaj kiom ili sentas ton. Irito laŭŝajne estas la sola universala sento kundividita eĉ de unuĉelaj estuloj.

Oni ankaŭ sugestas ke la plejmulto el tiuj estuloj sentas doloron, tamen ĉi tiu estas nur projekcio -- empatio. Kelkaj filozofoj, ĉefe René Descartes, tute neis ĝin, eĉ por la pli superaj mamuloj kiel hundoj aŭ primatoj kiel la simioj. Descartes konsideris inteligentecon kiel antaŭkondiĉo por la dolorsento[4].

R-Deklaroj redakti

R36 Irita al la okuloj R37 Irita al la spirsistemo R38 Irita al la haŭto

R36/37 Irita al la okuloj kaj spira sistemo R36/37/38 Irita al la okuloj, spira sistemo kaj haŭto R36/38 Irita al la okuloj kaj haŭto R37/38 Irita al la spira sistemo kaj haŭto

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. ChemSpider
  2. Mobil Lexikon
  3. Brunner & Suddarth's Textbook of Medical-surgical Nursing, Volume 1 Suzanne C. O'Connell Smeltzer, Brenda G. Bare, Janice L. Hinkle, Kerry H. Cheever
  4. Descartes's Theory of Mind, Desmond M. Clarke