Amebo
Amebo (latine Amoeba) estas mikroskopa, preskaŭ diafana unuĉela organismo de genro de eŭkariotoj. Ĝi havas nedifinitan ĉiame ŝanĝantan formon kaj moviĝas helpe de siaj pseŭdopodoj (ŝajnpiedoj). Ĝi apartenas al la plej konataj unuĉeluloj.
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||

Priskribo
redaktiAmeboj loĝas en lagetoj, en humida grundo, en tripoj de animaloj. Ili konsistas el maldika ekstera tegilo de la ĉelo, granda nukleo, nutraj kaj kuntiriĝaj vakuoloj kaj adipaj globuloj. Ili reproduktiĝas per binara divido kaj havas longecon ĝis 0.3 mm.
La plej konataj specioj
redakti- Amoeba proteus (ordinara)
- Entamoeba histolytica (kiu kaŭzas disenterion)
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Enkonduko en la biologion Arkivigite je 2011-03-09 per la retarkivo Wayback Machine