Vilhelmo la 1-a (Bulonjo)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vilhelmo la 1-a

Vilhelmo la 1-a, grafo de Bulonjo (n. ĉ. 1137, m. la 11-an de oktobro 1159), estis la tria filo de reĝo Stefano de Anglio kaj Matilda de Bulonjo.

Vilhelmo la 1-a
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1137
Morto 11-an de oktobro 1159 (1159-10-11)
en Tuluzo
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Familio
Dinastio Counts of Blois vd
Patro Stefano de Anglio vd
Patrino Matilda de Bulonjo vd
Gefratoj Maria de BulonjoEŭstako la 4-a • Gervase of Blois vd
Edz(in)o Isabel de Warenne, Countess of Surrey • Isabel de Warenne, Countess of Surrey vd
Profesio
Okupo feudatory vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1148 li edziĝis al Izabela de Warenne (4-a grafino de Surrey), kaj, per tio, iĝis grafo de Surrey. Ili ne havis infanojn.

Lia pli aĝa frato, Eŭstako la 4-a (Bulonjo), mortis en 1153 kaj li heredis la graflandon. Tamen, lia patro Stefano promesis la heredon de la angla trono al la estonta Henriko la 2-a (Anglio) - tio estis parto de akordo kiu ĉesigis longan enlandan militon en Anglio. Kiam (la sekvantan jaron) Henriko iĝis reĝo, li formale konfirmis ke Vilhelmo havis la titolon de grafo de Surrey. Laŭ la kronikisto Gervase de Canterbury, Vilhelmo aŭ partoprenis aŭ favoris komploton murdi Henrikon, sed eble tio estas nur onidiro.

En 1159 Vilhelmo mortis antaŭ la pordego de Tuluzo, kaj entombiĝis en la abatejo Montmorel (en Poitiers). Poste lia vidvino edziĝis al Hamelin de Warenne, duonfrato de Henriko la 2-a.

Antaŭe:grafo de BulonjoPoste:
Eŭstako la 4-a11531159Maria de Bulonjo