Maria de Bulonjo
Maria, grafino de Bulonjo (n. 1136, m. 1182), estis filino de reĝo Stefano de Anglio kaj Matilda de Bulonjo.
Maria de Bulonjo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1136 | ||||
Morto | 25-an de julio 1182 en Montreuil | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Counts of Blois vd | ||||
Patro | Stefano de Anglio vd | ||||
Patrino | Matilda de Bulonjo vd | ||||
Gefratoj | Vilhelmo la 1-a, Eŭstako la 4-a kaj Gervase of Blois (en) vd | ||||
Edz(in)o | Mateo de Alzaco (1160 (Gregoria)–) vd | ||||
Infanoj | Matilda of Flanders (en) , Ida, Countess of Boulogne (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | abatino vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kiam ŝi ankoraŭ junis oni metis ŝin en monaĥinejo, sed ŝia frato Vilhelmo la 1-a mortis seninfane en 1159 kaj ŝi heredis la graflandon de Bulonjo. Oni devigis ŝin forlasi la monaĥinejon kaj tiun jaron ŝi edziĝis al Mateo de Alzaco. La geedzeco estis ne feliĉa kaj ili eksedziĝis en 1170, kvankam ŝi naskis du filinojn. Poste ŝi denove eniris monaĥinejon ĉe Montreuil. Mateo daŭre regis la graflandon ĝis sia morto en 1173, kiam ilia filino Ida iĝis grafino. La alia filino, Matilda, heredis ŝiajn bienojn en Anglio.
Iuj sugestas ke Maria estis Maria de Francio, la mezepoka poetino.
Antaŭe: | Grafo de Bulonjo | Poste: | |
---|---|---|---|
Vilhelmo la 1-a | 1159–1182, kune kun Mateo de Alzaco | Mateo de Alzaco (sola) |