Neal HEFTI (naskiĝis je la 29-a de oktobro, 1922 en Hastings en Nebrasko) estas usona ĵaza muzikisto (trumpetisto, komponisto, kaj aranĝisto).

Neal Hefti
Persona informo
Naskiĝo 29-an de oktobro 1922 (1922-10-29)
en Hastings
Morto 11-an de oktobro 2008 (2008-10-11) (85-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortokialo kancero
Tombo Forest Lawn Memorial Park
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Omaha North High School
Okupo
Okupo trumpetisto • komponisto • ĵazmuzikisto • muzikproduktisto • filmkomponisto • kantoverkisto
vdr

Hefti komencis aranĝi profesie en siaj dekkelkaj jaroj, kiam li verkis aranĝaĵojn por Nat Towles. Li fariĝis konata komponisto kaj aranĝisto ludante trumpeton por Woody Herman. Dum li laboris por Herman, li provizis novajn aranĝaĵojn por "Woodchopper's Ball" kaj "Blowin' Up a Storm" kaj komponis "The Good Earth" kaj "Wild Root." Forlasinte la bandon de Herman en 1946, Hefti koncentriĝis pri aranĝado kaj komponado, kvankam li kelkfoje gvidis siajn proprajn bandojn. Hefti estas speciale konata pro siaj aranĝaĵoj por Count Basie. En la 1960-aj jaroj kaj poste li komponis kaj aranĝis ĉefe por filmoj kaj televido. Lia plej konata kontribuo por tiuj ĉi komunikiloj estas verŝajne la temo de la serio Batman.