Sri Chinmoy

Indian spirita instruisto, filozofo kaj guruo

Sri Chinmoy Kumar Ghose (naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1931 en Shakpur, proksime al Ĉitagongo en Orienta Bengalio (Orienta Pakistano, nune Bangladeŝo) — mortis la 11-an de oktobro 2007 en Novjorko) estis hindia filozofo, poeto, verkisto, aŭtoro de kanzonoj, pentristo, multinstrumentisto, atleto, pacaganto, instruisto de jogo kaj meditado, spirita majstro kaj aŭtoro de la programo World Harmony Run, kandidato al paca kaj literatura Nobel-premioj.

Sri Chinmoy
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1931 (1931-08-27)
en Chattogram District
Morto 11-an de oktobro 2007 (2007-10-11) (76-jaraĝa)
en Kvinzo
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj bengalaangla
Ŝtataneco Franca Hindio • Brita Hindio
Subskribo Sri Chinmoy
Okupo
Okupo poeto • verkistofilozofo • pentristo • muzikisto • halterlevisto • humanitaristo • spiritual teacher • guruo
vdr
Sri Chinmoy
SignatureSri Chinmoy
SignatureSri Chinmoy

Vivo redakti

En 1944, post morto de la gepatroj, kune kun gefratoj li translokiĝis al aŝramo de Sri Aŭrobindo sude de Hindio. Tie li pasigis dudek jarojn plenigitajn de spirita praktiko – li meditis dum pluraj horoj, verkis poezion kaj eseojn, okupiĝis pri atletiko kaj dediĉe servis. Dum profunda meditado li spertis plurajn internajn travivaĵojn.

En 1964 Sri Chinmoy ricevis internan ordonon forveturi al Ameriko. De tiu tempo li dediĉis sian vivon al la laboro por interna kaj ekstera paco. Li regule vojaĝadis al pluraj landoj por prezenti koncertojn de sia sublima muziko, lekcii en universitatoj kaj gvidi disĉiplojn. Li gajnis profundan admiron por sia agado i.a. de la prezidentoj Miĥail Gorbaĉov kaj Nelson Mandela, Patrino Teresa, ĉefepiskopo Desmond Tutu kaj la princino Diana.

En 1970 Sri Chinmoy estis invitita de U Thant, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, por gvidi Pacajn Meditojn en UN por diplomatoj, delegitoj kaj laborantoj de ĉiuj naciecoj kaj konfesioj. Dum la renkontoj kun preĝo kaj medito estas ofertataj pluraj spiritaj, kulturaj kaj sportaj programoj por propagandi celojn de UN.

Literaturo redakti

  • Shyam Dua: "The Luminous Life of Sri Chinmoy" Tiny Tot Publications, Nov-Delhio, 2005, ISBN 8130402211. angle

Eksteraj ligiloj redakti