Sendependa Asocio de Studentoj

Sendependa Asocio de Studentoj (pole Niezależne Zrzeszenie Studentów, mallongigita NZS) – asocio de studentoj fondita la 22-an de septembro 1980 rezulte de la Strikoj en la Pola Marbordo en aŭgusto 1980, estantaj kontraŭstaro de la socio al tiutempa politika reĝimo en Pollando.

Sendependa Asocio de Studentoj
emblemo
organizaĵo • studenta organizaĵo
Komenco 1980 vd
Lando(j) Pollando vd
Sidejo Varsovio
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

Komencoj

La nomo fiksiĝis dum renkonto de 60 fondaj grupoj el altlernejoj de la tuta Pollando, kiuj renkontiĝis en la tagoj 18–19-a de septembro 1980 en Varsovia Politekniko. La nomon oni elektis en demokratia voĉdono. Forfalis proponoj: Solidareco de Asocio de Polaj Studentoj aŭ Sendependa Asocio de Polaj Studentoj. Oni ankaŭ konsentis, ke Varsovio estos sidejo de NZS (SAS), akceptis statuton kaj elektis Tutpollandan Fondan Komitaton. SAS en 1980 estis certagrade studenta ekvivalento de „Solidarność” kaj grupigis junulojn, kiuj volis studentan organizaĵon sendependan de ŝtataj regopovoj, krome demokratiigon de la akademia vivo, respekton de fundamentaj politikaj liberecoj en la lando kaj homrajtojn, estimon al polaj sendependecaj kaj patriotaj tradicioj.

Dum longa tempo regopovoj de Pola Popola Respubliko prokrastis registron de SAS. Nur rezulte de studentaj strikoj, aparte en Lodzo, kie oni subskribis t.n. Lodzan Interkonsenton post la plej longa en Eŭropo studenta okupacia striko, tiutempa komunista registaro konsentis registri la Asocion, kio okazis la 17-an de februaro 1981. La unua ĉefo de SAS iĝis Jarosław Guzy.

La organizaĵo, krom tipe por-studenta agado, ligita interalie kun reformaj postuloj de altlernejoj, ankaŭ okupiĝis pri apogo de "Solidareco" en politika dimensio.

1982–1987

Post enkonduko de la milita stato en Pollando SAS estis malfondita, kaj ties pluraj aktivuloj estis arestitaj. En kelkaj akademiaj centroj SAS tamen gvidis subteran agadon. En la dua duono de la 80-aj jaroj SAS ligis kontakton kun sia junulara ekvivalento, Federacja Młodzieży Walczącej (Federacio de Batalanta Junularo). Kreita en Varsovio en 1984 FMW asociigis antaŭ ĉio junularon de mezlernejoj, junajn laboristojn kaj studentojn.

Aktivuloj de SAS entreprenis ankaŭ agadon defende de studentaj rajtoj kaj de la altlernejoj mem, sur forumoj de studentaj aŭtonomioj. Maje 1982 Pola Sejmo voĉdonis novan leĝon pri altlernejoj, kiu ne donis rajton al strikoj, sed rajton elekti interalie rektorojn kaj dekanojn, kion utiligis opoziciaj medioj en pluraj altlernejoj.

Konindaj membroj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Andrzej Anusz, Niezależne Zrzeszenie Studentów w latach 1980-1989 (Sendependa Asocio de Studentoj en la jaroj 1980-1989). Eldonejo Akces, Warszawa 1991
  • Jolanta kaj Krzysztof Popińscy, Od SKS do NZS. Niezależne Zrzeszenie Studentów we Wrocławiu 1980 – 2010 – wyd. ATUT, Vroclavo 2010
  • Mariusz Patelski, Niezależne Zrzeszenie Studentów w Opolu 1980-1990 – Fondaĵo je la nomo al Mieczysław Dumnicki, Opole 2010

Eksteraj ligiloj redakti