Mariusz Błaszczak

Mariusz Błaszczak (naskiĝis la 19-an de septembro 1969 en Legionowo) – pola politikisto, aŭtonomisto, laŭ edukiteco historiisto. De 2005 ĝis 2007 ĉefo de la Kancelario de Ĉefministro, en 2007 senpostena ministro en la registaro de Jarosław Kaczyński, de 2015 ministro pri internaj aferoj kaj administrado en la registaro de Beata Szydło, parlamentano por Sejmo de la 6-a, 7-a kaj 8-a kadencoj, en la jaroj 2010–2015 prezidanto de Parlamenta Klubo de Juro kaj Justeco.

Vivo redakti

Filo de Lucjan kaj Danuta Błaszczak. Li finis studojn en Historia Fakultato de la Universitato de Varsovio kun profesia titolo de magistro pri historio (1994). Ankaŭ finis postdiplomajn studojn pri teritoria aŭtonomeco kaj loka disvolvo (1997) kaj en Supera Lernejo de Entrepreno kaj Administrado je la nomo al Leon Koźmiński pri administrado (2006).

Mariusz Błaszczak apartenis al Sendependa Asocio de Studentoj kaj Asocio de Katolika Akademia Junularo. Membro de Konsento-Centro, poste aliĝis al Juro kaj Justeco. Estrarano de mazovia regiono kaj politika konsilio de la partio.

Post studoj laboris en aŭtonomeca administrado de Urb-Oficejo Legionowo. En la jaroj 2002–2004 anstataŭanto de la urbestro de kvartalo Wola. Decembre 2004 iĝis urbestro de Mezurbo. Fine de oktobro 2005 ĉefministro Kazimierz Marcinkiewicz enpostenigis lin kiel ĉefon de Kancelario de la Prezidanto de Ministra Konsilio. La funkcion plenumis ankaŭ en la registaro de Jarosław Kaczyński ĝis la 4-a de novembro 2007. En la jaroj 2006–2007 kunsidis en mazovia sejmeto. Marte 2007 estis nomumita senpostena ministro en la registaro de Jarosław Kaczyński. Septembre de la sama jaro malnomumita kune kun nomumo al ŝtat-sekretario en la Kancelario de Ĉefministro. En samjara parlamenta voĉdono gajnis mandaton de parlamentano. Marte 2009 iĝis gazetara ombudsmano de la parlamenta klubo de Juro kaj Justeco kaj aŭguste 2010 prezidanto de la parlamenta klubo de la sama partio. En 2015 denove elektita al Sejmo. Novembre de la sama jaro nomumita ministro pri internaj aferoj kaj administrado en la registaro de Beata Szydło.

Distingoj kaj premioj redakti

Eksteraj ligiloj redakti