Senpostena ministro

Senpostena ministro (ankaŭ Senteka ministro en kelkaj lingvoj, ĉefe latinidaj, iom tro metafore kaj ne tiom ĝuste) estas termino pri politiko ekfarita inter fino de la 19a jarcento kaj komenco de la 20a jarcento por indiki tiujn membrojn de registaro kun konsidero de ministro kaj identaj funkcioj kaj privilegioj de tiuj, sed sen determinita posteno aŭ pli bone dirite propra ministerio, pro kio ili povas plenumi tiujn atribuitaj de la Prezidanto de la RegistaroĈefministro por speciala afero, por ĝenerala afero, konsilisto ktp.

Kaze de voĉdonado en la decidoj fare de la Kabineto ties voĉoj same valoras kiel tiu de Ministro kun propra ministerio. En kelkaj landoj la nombro de senpostenaj ministroj estas limigita per leĝo, por eviti favorajn nomumojn.