Renato MANFREDINI Júnior estas la vera nomo de Renato Russo (Rhenatu Rhusu). Li naskiĝis en la brazila subŝtato Rio-de-Ĵanejrio, la 27-an de marto, 1960 kaj forpasis la 11-an de oktobro, 1996, en la sama ŝtato.

Renato Russo
Persona informo
Naskiĝo 27-an de marto 1960 (1960-03-27)
en Rio-de-Ĵanejro
Morto 11-an de oktobro 1996 (1996-10-11) (36-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Mortokialo morto pro aidoso
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo kantistokomponisto
TTT
Retejo http://www.renatorusso.com.br/
vdr

Li naskiĝis en mezklasa familio kaj estas unu el la plej gravaj rokaj kantistoj de Brazilo. Lia voĉo estis belega kaj belsonega; liaj muzikoj kelkfoje temas pri gravaj aferoj aŭ rakontas pri nia ĉiutago.

Laŭ la opinio de multaj personoj, Renato Russo estis grava muzika poeto kiu skribis kaj kantadis pri tio, kio okazas kaj trapasas ene de animo ĉar li kapablas per lia muziko, traduki siajn plej intimajn pensojn kaj sentojn.

Antaŭ fariĝi fama kantisto, li partoprenis en rokobando nomita “Aborto Elétrico” ( Elektra Aborto), krom esti instruisto pri la angla lingvo, ĵurnalisto, ktp... Ĝuste meze de la okdekaj jaroj (1984), li estis invitita de la famega surdiskiga EMI por surdiski sian unuan diskon kiel apartenanto de la rokobando “Legião Urbana” (Urba Legio).

Sole, li verkis la sekvantajn KD-ojn:

  1. Stonewall Celebration Concert – 1994 (tute angle).
  2. Equilíbrio Distante - 1995 (tute Itale).

Krom antaŭaj KD-oj, post lia forpaso oni publikigis aliajn du KD-ojn:

  1. O Último Solo – 1997 (angle kaj itale).
  2. Presente – 2003 ( angle kaj portugale)

Eksteraj ligiloj redakti

http://www.legiao-urbana.com.br/legiao-urbana/[rompita ligilo]