Legião Urbana („urba legio“) estis unu el la plej sukcesaj brazilaj rokmuzikaj bandoj. Ĝi ludis ekde 1982 ĝis la morto de sia kantisto Renato Russo en la jaro 1996.

Legião Urbana
Persona informo
Okupo
Verkoj As Quatro Estações
Dois
Acústico MTV
TTT
Retejo http://www.legiaourbana.com.br
vdr

Historio de la bando redakti

Renato Russo, Marcelo Bonfá, Eduardo Paraná kaj Paulo Paulista fondis la bandon Legião Urbana en 1982 je Braziljo. Sed Eduardo Paraná kaj Paulo Paulista forlasis la bandon post malmultaj prezentadoj. Ilin anstataŭis Renato Rocha kaj Dado Villa-Lobos (kun mallonga interludo de Ico-Ouro Preto), per kio la bando alprenis sian klasikan kaj plej konatan okupantaron. Nur ekde 1984 ĝis 1989 la bando havis per Pedro Rocha kroman basiston. Sub estrado de Renato Russo Legião Urbana altiĝis al unu el la plej gravaj grupoj de brazila rokmuziko. Kiam Renato Russo mortis en 1996, la restantaj membroj de Legião Urbana decidis malfondi la bandon.

Legião Urbana ankaŭ validis kiel postpunka bando. Ĝiaj influoj devenis interalie de la bando The Smiths kaj ties kantisto Morrissey.

Diskaro redakti

  • Legião Urbana (1985)
  • Dois (1986)
  • Que país é este (1987)
  • As Quatro Estações (1989)
  • V (1991)
  • Música Para Acampamentos (1992)
  • O Descobrimento do Brasil (1993)
  • A Tempestade ou O Livro dos Dias (1996)
  • Uma Outra Estação (1997)
  • Mais do Mesmo (kompilaĵo el 1998)
  • Acústico MTV (1999)
  • Como é que se diz eu te amo (2001)