Grigorij Neujmin
rusa astronomo
Grigorij Nikolajeviĉ Neujmin (Григорий Николаевич Неуймин ; naskiĝis la 3-an de januaro 1886 en Tbiliso, mortis la 17-an de decembro 1946 en Sankt-Peterburgo) estis sovetia astronomo. Li naskiĝis la 22-an de decembro 1885 laŭ la julia kalendaro tiam uzita en Rusio.
Grigorij Nikolajeviĉ Neujmin | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Grigorij Nikolajeviĉ Neujmin |
Dato de naskiĝo | 3-a de januaro 1886 |
Naskiĝloko | Tbiliso |
Dato de morto | 17-a de decembro 1946 |
Mortoloko | Sankt-Peterburgo [+] |
Aĝo je morto | 60 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | astronomo |
Geografio | |
Ŝtato | Sovetunio |
Ceteraj informoj | |
Honorigo | Ordeno de Laborista Ruĝa Standardo [+] |
Portalo pri Homoj | |
Al li estas atribuita, laŭ Minor Planet Center, la malkovron de sepdek-kvar asteroidoj,[1] li malkovris aŭ kun-malkovris ankaŭ plurajn periodajn kometojn, el kiuj 25D/Neujmin, 28P/Neujmin, 42P/Neujmin, 57P/du Toit-Neujmin-Delporte, kaj 58P/Neujmin.
Honoroj
redaktiOni donis lian nomon al:
- La luna kratero Neujmin,
- La asteroido 1129 Neujmina.[2]