Malfermi la ĉefan menuon

Karl Adolph GJELLERUP (naskiĝis la 2-an de junio, 1857, mortis 1919) estis dana verkisto.

Karl Gjellerup
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Karl Gjellerup.jpg
Persona informo
Naskiĝo 2-an de junio 1857 (1857-06-02)
en Roholte
Morto 11-an de oktobro 1919 (1919-10-11) (62-jara)
en Klotzsche
Tombo Klotzsche [#]
Religio ateismo [#]
Lingvoj dana lingvo [#]
Ŝtataneco Danio [#]
Profesio
Profesio poeto • verkisto • romanisto • dramaturgo [#]
Honorigoj Nobel-premio pri literaturo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Karl Gjellerup naskiĝis en Roholte, kiel filo de pastro. Li ekstudis teologion, sed influite de Georg Brandes kaj Charles Darwin li en la jaro 1878 forlasis la religian karieron.

Dum la sekvaj jaroj li vojaĝis tra Grekio, Rusio, Italio kaj Germanio. Ekde 1892 li ekloĝis en Dresdeno.

Lia verkaro respegulis influojn de la klasika epoko, sed ankaŭ de la budhismo kaj la kristanismo. En la jaro 1917 li kune kun Henrik Pontoppidan gajnis la Premion Nobel de Literaturo.

Karl Gjellerup mortis en Dresdeno.

Listo de verkojRedakti

  • En idealist (romano, 1878)
  • Germanernes Lœrling (romano, 1882)
  • Brynhild (dramo, 1884)
  • Minna (romano, 1889)
  • Møllen (romano, 1896)
  • Pilgrimen Kamanita (romano, 1906)

En Esperanto aperisRedakti

La muelejo (parto). - En: Dana Antologio, - Haderslev: Libro-Servo de Centra Dana Esperantista Ligo, 1961 ; paĝoj 179–184