Malfermi la ĉefan menuon

Paca movadopacmovado estas nomo por sociaj movadoj, kiuj aktive kaj organizite celas malebligi militojn kaj pormilitan armadon, kaj kontraŭas militadon kiel politika instrumento de kaj en- kaj eksterŝtataj konfliktoj.

HistorioRedakti

En la historio de Eŭropo ripete estis provoj forigi aŭ almenaŭ limigi la uzon de militoj kiel politika instrumento. Ekzemple en la antikva Grekio de la 4-a jarcento a.K. propagande disvastiĝis la ideo de "ĝenerala paco" (greke κοινὴ εἰρήνη / koiné eiréne), por daŭre sekurigi la staton de paco kiel normala stato pere de interŝtataj traktatoj.

En la 10-a jarcento reage al la plimultiĝintaj militadoj de la malaltrangaj nobeloj en suda Francio ekestis la movado de Dia PacoDia Armistico (latine Pax Dei), kiu pro la engaĝiĝo de multaj popolanoj konsidereblas antaŭa formo de la modernaj pacaj movadoj.

En la moderna epoko rezisto kaj opono de amasoj da homoj kontraŭ militado kaj armado unuafoje ekestis lige al la krimea milito de la 1850-aj jaroj. La nomo "internacia pacmovado" publike unuafoje uziĝis ĉirkaŭ la jaro 1900. Tiu nomo unue celis tiujn eŭropajn porpacajn grupojn, kiuj estis ekestintaj ekde la jaro 1815 lige al la liberalismo kiel demokratia reforma movado en multaj eŭropaj ŝtatoj kaj en Usono. Reprezentantoj de tiaj grupoj ekde la jaro 1901 nomis sin „pacistoj“. La vorto pacismo kutime celas la etikan bazan sintenon kaj finajn celojn de individuoj kaj grupoj, la nomo "pacmovado" la nuntempan organizadon, metodaron kaj aktivaĵaron. Multaj pacistoj nuntempe ankaŭ kontraŭas defendocelan militadon, dum aliaj anoj de pacmovadoj celas malgrandigi nuntempan danĝeron de milito per "politika malstreĉiĝo" kaj interŝtataj traktatoj, sen principe rifuzi memdefendon ankaŭ per armiloj.

Ekde proksimume la jaro 1890 la "kontraŭmilitarismo" de socialismaj grupoj kaj partioj, kiuj vidis militon kiel rezulto de la kapitalismo kaj provis kontraŭbatali ĝin per la revolucia agado de la laborista movado, diferenciĝis de la „burĝa“ pacmovado, kiu limiĝis per apelacioj kaj proponoj kontakti la ŝtatajn registarojn.

La 20a jarcentoRedakti

En la Unua Mondmilito ambaŭ movadaj branĉoj en iuj ŝtatoj de Mezeŭropo pliproksimiĝis unu al la alia, post la jaro 1918 dumtempe havis amasan civitanan subtenon, kaj kune organizis eventojn kiel armado, deviga armea servo kaj militoj - ekzemplo de tia evento estis la ĉiujare okazanta "kontraŭmilita tago".

En la epoko de Nacisocialismo en Germanio, la organizaĵoj de la tiulanda pacmovado malpermesiĝis, multaj el iliaj reprenzentantoj estis malliberigitaj, murditaj aŭ ekziligitaj. Ekster Germanio kaj la aliaj faŝismaj ŝtatoj de Eŭropo, pacmovadaj grupoj pro la kontraŭfaŝisma protestado kaj luktado perdis multajn anojn kaj influoeblecojn. Post la fino de la Dua Mondmilito tamen la inter 1918 kaj 1933 komenciĝinta tabuigo de agresa militado kaj la diplomatia reguligo de konfliktoj inter suverenaj ŝtatoj kolektis internacian subtenon.

En la epoko de la vetarmado de la membroŝtatoj de la internaciaj armeaj organizaĵoj NATO kaj Varsovia Kontrakto per atomarmiloj kadre de la "Malvarma Milito" ekde la 1950-aj jaroj, iom post iom kreskis nova pacmovado. Ĝi inter alie publike videbliĝis ĉiuprintempe per "paskaj marŝadoj" de multaj miloj da partoprenantoj. En la 1960-aj jaroj ĝi aparte aktiviĝis kadre de la internacia oponado kontraŭ la Vjetnama Milito de Usono, kaj poste dum iom da tempo plitrankviliĝis. Nur post novaj ŝtataj planoj kaj paŝoj de akcelata vetarmado fare de la organizaĵo NATO kaj de Sovetunio ekde la jaro 1979 en iuj okcidentaj ŝtatoj ekestis amasa, transnacia kaj de civitana plimulto subtenata pacmovado, kies plej proksima celo estis lukti kontraŭ la poziciigo de novaj NATO-raketoj kaj fina celo estis la kompleta forigo de atomaj armiloj en ambaŭ mondaj blokoj.

Ekde la "intervenaj militoj" de la 1990-aj jaroj en unuopaj kazoj aktiviĝis kontraŭmilita movado, kiu tamen ne plu atingis la organizitecon kaj popolan subtenon de la 1980-aj jaroj. Nur lige al la Iraka Milito de 2003 denove montriĝis internacia pacmovado, kiu ampleksis pripacajn organizaĵojn kaj malnovajn (do fonditajn antaŭ la Dua Mondmilito) kaj novajn, sed ankaŭ pliajn neorganizitajn individuajn simpatiantojn de pacismaj idealoj.

Vidu ankaŭRedakti