Paco de Dio kaj Militĉeso de Dio konsistigas dum eŭropa mezepoko klopodojn de la Eklezio cele per malpermesoj kun ekleziaj/spiritaj punoj malhelpi la senĉesajn militojn kaj perfortaĵojn en la feŭda socio (El moderna vidpunkto oni povas rigardi tiujn klopodojn kiel ian unuan strebadon reĝigi pacon pere de senperfortaj rimedoj). Tio ekis en jaro 989 kaj pluiris ĝis en la 13-a jarcento p.K.

Temis pri mezepoka moro laŭ kiu la militoj haltigu dum kelkaj monatoj en jaro por ebligi terkulturadon kaj religiajn festenojn.

Dum la eŭropa mezepoko diversaj provoj estis faritaj de la Eklezio cele se ne entute malhelpi la tiam oftaj feŭdajn militojn almenaŭ redukti ilin, aŭ almenaŭ provizi devigatajn tempojn da paco.