Thích Nhất Hạnh

(Alidirektita el Thich Nhat Hanh)

Thích Nhất Hạnh ([tʰǐk̟ ɲə̌t hâjŋ̟ˀ], esperantige TIK Njet Hang) estis budhisma monaĥo vjetnama, pacoaktivulo. Li naskiĝis la  11-an de oktobro 1926(nun 1926-10-11) en Hue (Vjetnamio) kaj mortis la 22-an de januaro 2022). Li kreis la terminon "Engaĝita Budhismo" en sia libro Vjetnamio: Lotus en Maro de Fajro.

Thích Nhất Hạnh
Persona informo
Thích Nhất Hạnh
Naskonomo noeuille
Naskiĝo 11-an de oktobro 1926 (1926-10-11)
en Hue, Annamo,  Franca Hindoĉinio
Morto 22-an de januaro 2022 (2022-01-22) (95-jaraĝa)
en pagodo từ hiếu, Hue,  Vjetnamio
Religio budhismo vd
Lingvoj vjetnamanorma ĉinafrancaangla vd
Ŝtataneco VjetnamioFrancio vd
Alma mater Universitato Princeton vd
Profesio
Okupo bikŝuo • poeto • pacaktivisto • verkistomonaĥo • spiritual teacher • religiosciencisto vd
Laborkampo budhismoZenopaca movadoaktivismo • religia tolerado • homaj rajtojbestaj rajtojvegetarismo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Thích Nhất Hạnh

Sian senperfortan batalon li komencis dum la Vjetnama milito. Propolitika rifuĝinto en Francio de 1972 ĝis 2005, li estris Zen-an ordenon "ordre de l'Inter-Être" en vilaĝo en Dordonjo kaj vojaĝis internacie por paroladoj kaj retiriĝoj. Li estis aktiva en la pacmovado, promociante neperfortajn solvojn al konfliktoj kaj estas vegano kiel rimedo de neperforto al nehomaj bestoj. En 2005 Vjetnamio denove permesis lin viziti sian hejmlandon, kaj en 2018, malsaniĝinta, li reiris hejmen al sia origina monaĥejo apud Hue por pasigi tie siajn lastajn monatojn. Martin Luther King proponis lin kiel kandidaton por Nobelpremio pri paco jare 1967, sed ĝin li ne ricevis.