HAVAS Miklós [havaŝ] estis rumanuja hungara ĵurnalisto, redaktoro, muzikkritikisto, dramverkisto naskita la 11-a de oktobro 1876 en Szinérváralja kaj mortinta en 1944 en Aŭŝvico.

Biografio redakti

Post la studoj en Satmaro Miklós Havas finis juron en Budapeŝto kaj Koloĵvaro kaj li malfermis advokatoficon en Satmaro. En 1921 li iĝis la prezidanto de Asocio de Muzikŝantantoj de la urbo. En 1923 oni elektis lin referanto de kultura sekcio de Kölcsey Kör. Li publikis en gazetoj Szamos, Vasárnapi Újság kaj Zenei Szemle. Li ankaŭ komponis (Hermin-valso; Karikás-ĉardaŝo; Fajrobrigadisto-marŝo). Lia komedio Csodadoktor ricevis laudon en la dramkonkurso de hungara teatro de Koloĵvaro. Oni deportis lin kun sia edzino.

Memstara volumo redakti

  • Május (tri unuaktaj teatraĵoj, 1. Muzsikaszó, 2. Remington kisasszony, 3. Legenda. Szatmár 1923).

Fonto redakti

  • Romániai Magyar Irodalmi Lexikon