Richard LUGNER (naskita la 11-an de oktobro 1932) estas sukcesa aŭstra entreprenisto en la konstruindustrio, bunta personulo de la viena socio, kaj iama politika kandidato por la prezidanteco de Aŭstrio. En 2016 li kandidatas denove por la prezidanteco de la Respubliko Aŭstrio.[1]

Richard Lugner
Persona informo
Naskiĝo 11-an de oktobro 1932 (1932-10-11) (91-jaraĝa)
en Vieno
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Q1535437
Familio
Edz(in)o Cathy Lugner • Christina Lugner
Okupo
Okupo mondumano • aktorokantisto • entreprenisto • politikisto
TTT
Retejo http://lugner.at/lugner-city/lugner-privat/
vdr
La Lugner-oj en 2010: meze estas la jam tiam eksa edzino Christina, dekstre de Richard.

Vivo redakti

Lugner ricevis licencon por labori kiel konstruentreprenisto en 1962 kaj komence specialiĝis pri la konstruo de benzinstacioj kaj la renovigado de malnovaj konstruaĵoj. Lia firmao komencis prosperi, kaj li poste iĝis konata al pli larĝa publiko kun la kompletigo, en 1979, de la unua moskeo de Vieno, kiu troviĝas sur la bordoj de la rivero Danubo.

En 1990 li malfermis sian propran butikcentron Lugner City en laboristoaklasa distrikto de Vieno kaj, de la komenco, ofensive reklamigis sian komercon de allogaj famuloj - komencante kun Thomas Gottschalk.

En 1992 Mörtel (la karesnomo de Richard) kaj la tiama edzino Mausi (karesnomo de Christina Lugner) alportis Harry Belafonte al la vendejego Lugner-City, kaj ankaŭ aperigis lin ĉe la balo de la Viena Ŝtata Operejo. De tiu tempo sur, la paro ĉiun jaron pagis famulon por viziti kaj la butikcentron kaj poste esti privata gasto ĉe la balo, "invito" kiu ofte estis kritikita aŭ ĵus bagateligita kiel tipa kaprico de novriĉulo. Tamen la famo de Lugner tiamaniere kreskis ankaŭ eksterlande, tiel ke hodiaŭ multaj oficialaj honoraj gastoj de la balo estas ofte neglektitaj komparite kun la famuloj de la Lugner-oj.

Eminentaj gastoj ĉe Lugner redakti

Jen la privataj gastoj de la Lugner-oj enbutikcentre kaj surbale: 1991 Gina Lollobrigida, 1992 Harry Belafonte, 1993 Joan Collins, 1994 Ivana Trump, 1995 Sophia Loren, 1996 Grace Jones, 1997 Sarah (Dukino de Jorko), 1998 Raquel Welch, 1999 Faye Dunaway, 2000 Jacqueline Bisset kaj Nadja Abdel Farrag, 2001 Farrah Fawcett, 2002 Claudia Cardinale, 2003 Pamelan Anderson kaj Infano-Roko, 2004 Andie MacDowell, 2005 Geri Halliwell, 2006 Carmen Electra, 2007 Paris Hilton, 2008 Dita von Teese, 2009 Nicollette Sheridan, 2010 Dieter Bohle, 2011 Larry Hagman, Karima El Mahroug kaj Zachi Noy, 2012 Brigitte Nielsen kaj Roger Moore, 2013 Mira Sorvino kaj Gina Lollobrigida, 2014 Kim Kardashian kaj Kris Jenner.

Politikaj ambicioj redakti

Pere de lia butikcentro, Lugner estis unu el grupeto da entreprenistoj kiuj helpis ŝanĝi la butikumadkutimojn de aŭstroj per ŝanĝigo de diversaj regularoj pri malfermhoroj. Lugner krome rekomendis malfruan noktobutikumadon dum almenaŭ unu labortago kaj etendaĵon de butikumadhoroj al sabata posttagmezo.

En la malfruaj 1990-aj jaroj Richard Lugner transdonis sian komercon al siaj du plenaĝaj filoj fare de pli frua geedziĝo, Alexander kaj Andreas Lugner, kaj ekpolitikistis. En la prezidant-elektoj en 1998 li akiris la kvaran rangon (inter kvin sume) kun la gajno de ne tute 10 % de la voĉoj. Por la elektoj kiuj okazis la sekvan jaron, la Lugners organizis apartan platformon nomitan Die Unabhängigen sed, ĉar ili nur ricevis 1.02 procentojn de la voĉoj, ne ricevis iujn ajn sidlokojn en la parlamento.

Diversaĵoj pli malpli trivialaj redakti

  • Die Lugners ("La Lugner-oj") estis realeca televidserio produktita fare de privata televidostacio kiu montris Richard, Christina, la filinon Jacqueline (naskita 1993) kaj la bopatrinon de Richard dumtage hejme, laborantaj, dum ferioj.
  • Christina Lugner kunskribis en 2004 libron kun la titolo Fit für die Society. Wie Frauen sich erfolgreich machen (ISBN 3-7015-0473-3), kiel konsililo por virinoj avidaj je sukceso.
  • En la ekde 2007 ludita satira serio Wir sind Kaiser Lugner regule aperis kiel aŭdiencpetanto ĉe la imperiestra moŝto.
  • En 2009 Lugner intencis kandidati por la elektoj je prezidenteco la sekvintan jaron kio ne realiĝis.
  • En 2010 Lugner ludis ĉe la Karl-May-Festivaloj en Gföhl la rolon de servanto.
  • Per la kanto I bin der Lugner (olé olé) Lugner atingis la 29-an rangon ene de la oficialaj aŭstraj Muzikaĵrangolistoj.[2]
  • En novembro 2010 li kandidatis por la Eŭrovido-Kantokonkurso sed ne akceptitis inter la 30 plej sukcesaj.[3]
  • En 2012 estis konatigita retpoŝtletero gratula sendita fare de Lugner al la prezidanto de la Ron-Hubbard-Fondaĵo.[4]
  • En septembro 2014 Lugner edziĝis la kvinan fojon; la edzino estas 24-jaraĝa.[5] La eksgeedziĝo ilia okazis en la 30-a de novembro 2016.[6]

Piednotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti