Muzikaĵrangolistoj
Muzikaĵrangolistoj av furorlistoj (angle: charts, germane: Hitparade, france: Palmarès) estas klasifiko pri furormuzikaĵoj farita fare de fakuloj, de gazetoj aŭ de televidkanaloj.
RegistradmetodojRedakti
La hierarkio dumtempa povas fariĝi i.a. laŭ la sekvontaj kriterioj:
- Kvanto da aŭskultantoj:
Venkas la dum certa periodo en certa(j) lando(j) (ekz. dumkoncerte) plej ofte aŭskultitaj kantoj/muzikaĵoj.
- Kvanto da elŝutitaĵoj:
Venkas la plej ofte surrete elŝutitaj kantoj.
- Diskografia kalkulo:
Venkas la kantoj plej ofte venditaj surdiske.