Emilie d'Oultremont

Émilie-Olympe d'Oultremont de Warfusée, post sia geedziĝo ankaŭ baronino de Hoogvorst kaj religie patrino Mario de Jesuo (Mère Marie de Jésus), naskiĝis la 11-an de oktobro 1818 en Wégimont (Belgio) kaj mortis la 22-an de februaro 1878 en Florenco (Italio). Ŝi estas honorata kiel beatulino de la katolika Eklezio ekde 1997.

Sankta
Emilie d'Oultremont
Pentraĵo de Émilie d'Oultremont juna (nekonata verkisto)
Pentraĵo de Émilie d'Oultremont juna
(nekonata verkisto)
Persona informo
Naskiĝo 11-an de oktobro 1818 (1818-10-11)
en Wégimont Castle
Morto 22-a de februaro 1878
en Florenco
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Belgio vd
Familio
Patro Emile d'Oultremont vd
Infanoj Edmond van der Linden d'Hooghvorst vd
Profesio
Okupo religiulomonaĥino vd
Beatulino
Honorata en Katolika eklezio
Beatigo 1997
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Émilie apartenis al altnobela familio de Belgio. Dum la patro helpis la Jezuitojn malfermi ilian lernejan kolegion en Namuro, la 12-jara Émilie legis la vivon de sankta Ignacio de Loyola, kiu tuŝis ŝin profunde. Ŝi edziĝis en Lieĝo en 1837 kun Victor van der Linden, barono de Hoogvorst kaj ŝi naskis 4 gefilojn.

La patro de Émilie iĝis diplomatia reprezentanto de Belgio ĉe la papo en 1839 kaj la 21-jara filino sekvis lin kun sia edzo en Romon. Ili revenis en Belgion en 1844.

Bedaŭrinde en 1847 Victor mortis kaj Émilie iĝis vidvino kiam ŝi estis nur 29-jara. En 1850-1851 ankaŭ ŝiaj gepatroj mortis.

Foto de patrino Mario de Jesuo

La 8-an de decembro 1854, ĝuste la saman tagon kiam Pio la 9-a promulgis la dogmon de la senmakula koncipiĝo, Émilie spertis apartan feliĉon dum la meso kaj decidis iĝi religia fratino. Émilie kreis aron de virinoj kun similaj religiaj sentoj, sed neoficiale. La grupo iĝis oficiala ordeno nur en 1857, en Strasburgo; tiam Émilie prenis la religian nomon de Marie de Jésus.

Émilie mortis en 1878 en Florenco, dum vizito al la filo Adrien.