Ekvacio de Lotka-Volterra

nelineara unuaorda diferenciala ekvacio pri la dinamiko de predanta kaj predata specioj

La ekvacio de Lotka-Voltarrereguloj de Lotka-Volterra ankaŭ Lotka-Volterra-leĝoj aŭ nur Volterra-reguloj estas tri reguloj por kvanta priskribo de la populacia dinamiko en la rabobesta-preda rilato.

La tri bazaj reguloj estis ellaboritaj en 1925 kaj 1926 samtempe kaj sendepende unu de la alia, fare de aŭstra-usona matematikisto Alfred James Lotka kaj itala matematikisto kaj fizikisto Vito Volterra.

La reguloj priskribas evoluon de du populacioj en granda areo, se nur ili konkuras kaj sendepende de aliaj mediaj faktoroj.

Laŭ la unua regulo, la malpliiĝo de la rabobestoj sekvas fazomalfrue malpliiĝon de la predo. Laŭ la dua regulo, la populacinombra averaĝo estas konstanta en longa tempo kaj sendependas de la periodaj ŝanĝiĝoj. Laŭ la tria regulo, la predopopulacio kreskas pli forte ol la rabobesta populacio.

Tiuj reguloj estas teoriaj kaj priskribas idealan staton kun du konkuraj populacioj, inter predo kaj predanto. La regulojn klarigas, ke la predobestoj estas plantovorantoj, pli nombras ol predanto kaj naskas ĝenerale tro da idoj kaj pli ofte ol la karnovora predanto. Se la rabobestoj malpliiĝas pro manko de predo, kompreneble malkreskas eĉ nombro de la predoj kaj tiel poste eĉ nombro de la rabobestoj. Tio kaŭzas periodajn ŝanĝiĝojn.