François Mauriac

François Charles MAURIAC (naskiĝis la 11-an de oktobro 1885, mortis la 1-an de septembro 1970) estis franca verkisto. La nobel-premiito estas konsiderata unu el la plej famaj katolikaj verkistoj de la 20-a jarcento.

François Mauriac
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
seat 22 of the Académie française
François Mauriac redux.jpg
Persona informo
Naskiĝo 11-an de oktobro 1885 (1885-10-11)
en Bordozo
Morto 1-an de septembro 1970 (1970-09-01) (84-jara)
en Parizo
Tombo Vémars [#]
Religio katolikismo [#]
Lingvoj franca lingvo [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater École des Chartes [#]
Subskribo François Mauriac
Familio
Gefratoj Pierre Mauriac • Raymond Mauriac [#]
Edz(in)o Jeanne Mauriac [#]
Infanoj Claude Mauriac • Luce Mauriac • Claire Mauriac • Jean Mauriac [#]
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto • poeto • romanisto • dramaturgoscenaristo • literaturkritikisto • biografo [#]
Aktivaj jaroj 1906– [#]
Verkado
Verkoj Thérèse Desqueyroux [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr
François Mauriac

François Mauriac naskiĝis en Bordozo. Li spertis katolikan edukadon, studis literaturon en sia hejmurbo kaj transloĝiĝis al Parizo en la jaro 1906.

En 1909 li publikigis sian unuan poemaron: Les mains jointes. Lia unua romano L'enfant chargé de chaînes aperis en 1913. La Unua mondmilito interrompis lian verkistan karieron. Post la milito, en 1922, li publikigis la romanon Le baiser au lépreux, kiu gajnis grandan atenton.

En la jaro 1933 li elektiĝis membro de la Académie française. Dum la Dua mondmilito li daŭrigis la verkadon, sian verkon Le Cahier noir li publikigis uzante la pseŭdonimon Forez. Li tre sukcese laboris kiel ĵurnalisto, ekz. por la gazeto Le Figaro.

En 1952 François Mauriac gajnis la Premion Nobel de Literaturo. Li mortis en Parizo. Li apartenis al la movado Renouveau catholique.

Listo de verkojRedakti

  • Les mains jointes (poemoj, 1909)
  • L'enfant chargé de chaînes (romano, 1913)
  • Le baiser au lépreux (romano, 1922)
  • Le désert de l'amour (romano, 1925)
  • Thérèse Desqueyroux (romano, 1927)
  • Les anges noirs (romano, 1935)
  • Asmodée (teatraĵo, 1938)
  • La Pharisienne (romano, 1941)
  • L'agneau (romano, 1954)
  • Mémoires intérieurs (memoroj, 1958)
  • De Gaulle (biografio, 1964)
  • Nouveaux mémoires intérieurs (memoroj, 1965)
  • Un adolescent d'autrefois (romano, 1969)

En Esperanto aperisRedakti

  • Tereza Desqueyroux / Trad. G. Labasthe. Paris, 1998

Eksteraj ligilojRedakti