Saaremaa

insulo en Estonio

Saaremaa (ruse Sarema, germane kaj svede Ösel, dane Øsel, latine Osilia) estas estonia insulo kaj la plej granda insulo de la insularo inter la Balta maro kaj la Riga-golfo. Ĝi havas la areon de 2 673 km² kaj loĝantaron de ĉirkaŭ 40 000 homoj.[1]

Saaremaa
Flago
insulo [+]

AkvejoBalta maro

Supermara alteco62 m [+]
ĈefurboKuressaare
- koordinatoj58° 25′ N, 22° 30′ O (mapo)58.41666666666722.5Koordinatoj: 58° 25′ N, 22° 30′ O (mapo)
Plej alta punktoViidu Raunamägi
- alteco54 m

Longo94 km (58 mi)
Larĝo57 km (35 mi)
Areo2 672 km² (267 200 ha) [+]
Loĝantaro29 753 [+] (31-a de decembro 2011)
HorzonoUTC+02:00 [+]

Saaremaa (Tero)
Saaremaa (Tero)
Antikvaj estonaj distriktoj

Saaremaa (Estonio)
Saaremaa (Estonio)
DEC

Saaremaa (Balta maro)
Saaremaa (Balta maro)
DEC
Vikimedia Komunejo:  Saaremaa [+]
vdr

La insulo estas plata kun forte tranĉita bordo, konsistanta el kalkŝtono kaj dolomito. Plimulto de la insulo estas marĉa, la aliajn rokajn aŭ neproduktemajn grundojn kovras malriĉa arbustaro, kelkfoje pinarbaroj. Sur nordaj kaj okcidentaj partoj de la insulo altiĝas montetoj, dum la orientaj kaj sudaj regionoj estas plataj kaj pli kultiveblaj.

Karujärv (estone "Ursa lago") estas lago, kiu situas en okcidenta parto de la insulo Saaremaa, en distrikto Lääne-Saare. Ĝi estas la plej granda lago sur la insulo Saaremaa kaj la 13-a laŭ grandeco en Estonio.

La insulon konkeris en 1227 la Ordeno de Glavaj Fratoj, kiu fondis tie episkopejon. Ĝi estis posedaĵo de Danio (ekde 1559), Svedio (ekde 1645), poste de Rusio (ekde 1721) kaj fine de Estonio (1918). Ĝia plej granda komunumo estas Kuressaare (pli frua Kingissepa) sur la suda parto. Oni povas vidi tie la solan mezepokan fortikaĵon de la Baltmara regiono.

Saarema kaj la najbara Muhumaa estas interligataj per diga vojo. Ambaŭ insuloj kune konsistigas la estonan distrikton Saaremaa.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti