Kontraŭatomenergia movado

La kontraŭatomenergia movado estas internacia socia movado, kiu luktas kontraŭ la armea, sed aparte ankaŭ kontraŭ la malarmea uzo de atomenergio/nuklea energio en nukleaj centraloj cele al havigo de elektra energio. La movado ekestinta en la 1970-aj jaroj apartenas al la novaj sociaj movadoj de la fina 20-a jarcento. Laŭ la movadanoj nek la armea nek la malarmea uzo de nuklea energio iel ajn pravigeblas, ĉar la riskoj kaj problemoj tro grandas kaj ne antaŭkalkuleblas.

La "ridanta suno" estas la simbolo de la kontraŭatomenergia movado. Origine el Danio, ĝi komence de la 1980-aj jaroj disvastiĝis en multaj lingvoj, ankaŭ en Esperanto.

Celoj redakti

Parto de la kontraŭatomenergia movado postulas la tujan kaj senkondiĉan malfunkciigon de ĉiuj nukleaj centraloj. Jam en 1973 la Monda Natur-Fonduso WWF publikigis tian postulon.

Intertempe la rekta realigo de tia postulo malfacilas - pro la alta procentaĵo de nuklecentrale produktata elektro. Parto de la movado do ŝanĝis sian postulon al celo de iom-post-ioma eliro el nuklecentrala produkto de elektro, per pli ŝpara kaj efika uzo de elektra energio kaj plia uzo de renoviĝanta energio. Por unuopaj ŝtatoj la movado pro la individuaj ekonomiaj cirkonstancoj evoluigis malsamajn scenarojn de tia iom-post-ioma ne-plu-uzo de atomenergio.

 
kontraŭatomenergia demonstracio ĉe la ĉefkonstruaĵo de la bonna universitato la 14-an de oktobro 1979 – tiun kaj sekvajn demonstraciojn en Bonn partoprenis ankaŭ multaj junaj esperantistoj
 
kontraŭatomenergia demonstracio en Colmar, Francio en oktobro 2009
 
protestoj de la organizaĵo Greenpeace en Stokholmo kontraŭ nova nuklea centralo en Svedio, junie 2010

Kritiko pri atomenergio redakti

Multaj kontraŭantoj de atomenergio opinias, ke la funkciigo de nuklesaj centraloj kun la provizo per kaj post nuklecentrala uzo sekura stokigo de radioaktiva materialo interalie signifas la sekvajn grandegajn riskojn:

  • evento de radioaktiva akcidentego kiel tiu de aprilo 1986 en Ĉernobilo
  • ekesto de malsanoj kaj aliaj damaĝoj homaj kaj mediaj dum normala funkciigo de la centralo[1]
  • ekesto de malsanoj kaj aliaj damaĝoj homaj kaj mediaj dum al- kaj fortransporto de la necesa radioaktiva materialo, kaj dum ties post-uza stokiĝo
  • neklaraj konceptoj kie entute eblas sekura stokiĝo de radioaktiva "rubaĵo" (dum multaj dek mil jaroj...) post ties nuklecentrala uzo.

Multaj kritikantoj ankaŭ taksas la radioaktivan radiadon de normale, senakcidente funkciantaj nukleaj centraloj forta danĝero por medio kaj homaro de la pli aŭ malpli proksima ĉirkaŭaĵo. Krome la minado de urano, necesa por funkccigo de la nukleaj centraloj, estas media problemo. La risko de evoluigo kaj disvastigo de nukleaj armiloj flanke de malarmea uzo de nuklea energio estas plia argumento kontraŭ ties uzo - la lastan argumenton ankaŭ serioze konsideras multaj favorantoj de malarmea produktado de elektro per nuklea energio.

Multaj kontraŭantoj de nukleaj centraloj krome forte kritikas, ke la prienergiaj industriaj konzernoj funkciigantaj tiujn centralojn en multaj landoj ricevas signifajn ŝtatajn subvenciojn el civitanaj impostoj, sen ke la civitanoj mem deklaris sian konsenton pri tio, kaj ankaŭ la provizora kaj fina stokiĝo de nuklecentrale uzita radioaktiva "rubaĵo" kutime estas subtenata per ŝtata mono, tiel ke la ekonomia kalkulado pri la kosto de nukleenergie produktita elektro estas misa: fakte la kosto de tia elektro devus multe pli alti.

Organizado de la movado redakti

En la kontraŭatomenergia movado precipe organiziĝas sendependaj grupoj, kies anoj luktas kontraŭ atomenergiaj programoj. La grupoj ofte estas organizataj "bazdemokratie", tio signifas ke ĉiuj membroj en kunvenoj fiksas unuopajn celojn kaj adagojn de la grupo, sen ke elektitaj estraroj aŭ komisionoj estus taskigitaj fari tiajn decidojn (pri la realigo de la tutgrupe deciditaj celoj kaj kampanjoj tamen povas zorgi elektitaj grupanoj). La movado ne havas tegmentan organizan strukturon, kiu de-supre direktus la grupajn agadojn. Komunaj kampanjoj - kiel ekzemple la senperforta blokado de trajnaj transportoj de radioaktiva materialo transportata al kaj for de la nukleaj centraloj - estas pridiskutataj kaj pridecidataj en (en multaj landoj regule okazantaj) tutlandaj kontraŭatomenergiaj konferencoj. Krome ekzistas regionaj kunvenoj de grupaj delegitoj, en kiuj regionaj kampanjoj pridiskutiĝas, kvankam tamen la unuopaj grupaj membrokunvenoj decidas ĉu partopreni aŭ ne en proponataj kampanjoj.

Parto de la kontraŭantoj de atomenergio, pli radikala, ankaŭ toleras puneblan materian detruon - ekzemple de fervojaj reloj aŭ stratoj, tra kiuj transportatas nuklecentrale uzota/uzita radioaktiva materialo, dum ne estas danĝerigataj homoj. Ene de la movado regas diversaj konceptoj pri la termino "perforto": iuj anoj ne konsideras puran materian detruon perforta ago, kaj nemalmultaj konsideras perforto la ŝtate laŭleĝan funkciigon de nukleaj centraloj, kaj ankaŭ la aktivigon de miloj da policanoj por ties protekto kontraŭ demonstracioj de kritikantoj. Regas forta konsento ene de la movado, ke perforto kontraŭ homoj ne estas movade permesebla, kaj ankaŭ ne permeseblas detruoj, kiuj pli forte damaĝus la medion.

 
flava "ikso" ĉe privata domo, kiel simbolo de kontraŭatomenergia rezisto
 
demonstracio kontraŭ la deponejo de radioaktiva "rubaĵo" en Gorleben, Germanio, en novembro 2010

Simboloj kaj sloganoj redakti

La tradicia simbolo de la kontraŭatomenergia movado estas ridanta, tradicie ruĝa suno sur kutime flava fono. Ekzistas diversaj variaĵoj, ekzemple kun batalopreta pugno aŭ kun vizaĝokamuflaĵo. Kutime la simbolo estas ligata al la slogano "Atomenergio? Ne dankon!" en diversaj lingvoj. La simbolo kaj slogano havas sian radikon en la kontraŭatomenergia movado de Danio fine de la 1970-aj jaroj, kaj ekde la jaro 1980 amase disvastiĝis unue en la najbara lando Germanio kaj de tie plu al aliaj landoj kaj lingvoj. Ankaŭ esperantlingva bildbutono de la slogana simbolo publikiĝis kaj distribuiĝis jam en 1980/1981. La simbolo tutmonde iĝis publika rekonilo de la movado.

Plia simbolo de la movado, aparte lige al trajnaj transportoj de radioaktiva materialo transportata al kaj for de la nukleaj centraloj, estas flava litero "ikso" (X). Tiu simbolo de senperforta rezisto, kiu marku la danĝerajn transportilojn kaj "trastreku" la koncepton pri uzo de atomenergio, pli junas. Ĝi havas sian originon en la kontraŭatomenergia movado de Okcidenta Germanio de la 1980-aj jaroj.

La blazono de la tiel nomata "Respubliko Libera Vendlando", kabanaro de kontraŭatomenergiistoj proksime de la stokejo de nuklecentrale uzita radioaktiva materialo en la vilaĝo Gorleben de norda Germanio, estas okradia oranĝa suno sur malhelflava fono.

En diversaj landoj redakti


Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti