Karl ABRAHAM (naskiĝis la 3-an de majo 1877, mortis la 25-an de decembro 1925) estis influa germana psikoanalizisto, kaj kunlaboranto de Sigmund Freud, kiu nomis lin lia 'plej bona disĉiplo'.[1][2]

Karl Abraham
Persona informo
Naskiĝo 3-an de majo 1877 (1877-05-03)
en Bremeno
Morto 25-an de decembro 1925 (1925-12-25) (48-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Parkfriedhof Lichterfelde
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de WürzburgHumboldt-Universitato en Berlino
Memorigilo Karl Abraham
Okupo
Okupo psikiatro • psikoanalizisto • filozofo • arthistoriisto • scenaristo
vdr

Liaj studioj en medicino permesis al li havi postenon en la Burghölzli Menshospitalo, kie Eugen Bleuler praktikis. En tiu hospitalo dekomence oni enkondukis lin en la tendenco al psikoanalizo de Carl Gustav Jung.

En 1907, li havis sian unuan kontakton kun Sigmund Freud, kun kiu li disvolvigis porvivan rilaton. Reveninte al Germanio, li fondis la Berlinan Societon de Psikoanalizo en 1910.[3] Li estis membro de la Viena Psikoanaliza Societo kaj la prezidanto de la Internacia Psikoanaliza Asocio el 1914 ĝis 1918 kaj denove en 1925.

Karl Abraham studis la rolon de infana sekseco en la disvolvigo de la karaktero kaj de mensaj malsanoj kaj, kiel Freud, sugestis, ke se la psikoseksa disvolviĝo estas fikista ie, mensaj malordoj eble aperos. Li priskribis la personajn trajtojn kaj psikopatologion kiu rezultas el buŝa kaj anusa stadioj de disvolviĝo (1921).[4] Abraham observis sian nuran filinon Hilda Abraham kaj informis pri ŝiaj reagoj al enemoj kaj al la infana masturbado fare de ŝia frato. Li petis, ke ŝi kunhavu sekretojn kun li sed li zorgis respekti ŝian privatecon kaj kelkaj informoj ne estis publikigitaj ĝis la morto de Hilda. Hilda estis poste psikoanalizistino mem.[5]

Referencoj redakti

  1. "Frequently Asked Questions". London: Freud Museum. Arkivita el la originalo la 26an de junio 2007. Alirita la 6an de februaro 2020.
  2. Bush, Lawrence (25a de decembro 2014). "December 25: Freud's Best Pupil". Jewish Currents. Alirita la 6an de februaro 2020.
  3. Sigmund Freud - Karl Abraham
  4. Abraham, K, The influence of oral erotism on character-formation. En Perzow, S. M., Kets de Vries, M.F.R. (Ed) (1991). Handbook of character studies: Psychoanalytic explorations. Madison, CT: International Universities Press.
  5. (10 November 2005) A History of Child Psychoanalysis. Routledge, p. 28–. ISBN 978-1-134-83003-9.