Analiza psikologio

La analiza psikologio respektive kompleksa psikologiogermane Analytische PsychologieKomplexe Psychologie – estas psikoterapia kaj psikologia skolo, kiu fondiĝis de Carl Gustav Jung post ties malkonsentiĝo kun Sigmund Freud dum la jaro 1913.

Samkiel la skolo individua psikologio de Alfred Adler, plia eksa disĉiplo de Sigmund Freud, la analiza psikologio apartenas al la profunda psikologio.

La analiza psikologio apartenas al la tiel nomataj "komprenigaj terapioj", kiuj celas doni al la malsanulo komprenon pri sia psika sufero kaj per tiu kompreno ebligi ŝanĝojn en perceptado kaj konduto. Malgraŭ tiu granda signifo de la kompreno, dum la konkreta evoluo de la terapio aparte akcentiĝas la ekestanta interhoma rilato inter terapiisto kaj terapiato kaj la analizo de tiu rilato. La celo estas iniciati kaj antaŭenigi proceson de psika konfliktado kaj fine paciĝo (ofte kun la imagoj de la gepatroj). Kiel en la aliaj skoloj de profunda psikologio, unu el la bazaj konceptoj de la analiza psikologio estas, ke psikaj perturboj kaŭziĝas per nekonscia konflikto inter plenumo aŭ forŝovo de instinkto (Freud) respektive la pli-ol-kompenso de sentoj de malsupereco (Adler). Jung kaj Freud supozas la komencon de psika perturbo plejparte en la infaneco, dua range laŭ Jung en la mezo de la vivo, kiam kadre de la daŭra procezo de individuiĝo novaj vivoceloj gvidas al psikaj konfliktoj.

La analiza psikologio vidas sin kiel terapio orientita en la estonton: Simptomoj de psika malsano ne nur estas avertiloj pri pasinta damaĝo, sed samtempe ankaŭ enhavas la strebon pri io nova, pozitiva. Sekve la terapiaj metodoj pli akcentas la rigardon en la estonton ol tiun en la pasinton.

Eksteraj ligiloj redakti