Konkero de Meksiko

La Konkero de Meksiko ĉefe referencas al submetado de la Ŝtato MeksikaAzteka, atingita de Hernán Cortés je la nomo de la reĝo Karolo la 1-a de Hispanio kaj favore al la Hispana Imperio inter 1519 kaj 1521. Finfine la 13an de aŭgusto de 1521 la urbo Meksiko falis en povo de la hispanaj konkistadoroj, post du jaroj de ardaj klopodoj, militaj, politikaj kaj konspiraj, en kiuj partoprenis, kun la hispanoj, ankaŭ indiĝenaj popoloj deantaŭe subpremitaj kaj vasaligitaj de la meksikoj, en intenco ribela — profite de la alianco kun la ĵus alvenintoj — for de la truditaj vivkondiĉoj en kiuj ili vivis. Tiu fakto markis la komencon de la hispana koloniigo kaj de la sekva nasko de la mestiza lando Meksiko.

Etendiĝo de la azteka periodo ĉirkaŭ 1521.

Kiam alvenis la hispanoj, en 1519, la meksika imperio estis tre juna kaj multaj el la subpremataj popoloj ankoraŭ konservis la memoron pri sia sendependa vivo; krome, anstataŭ konsideri Motekuhzoman kiel sian reganton, ili lin timis kaj malamis. Tiel, la vasalaj popoloj ne vidis en la hispanoj konkerantojn, sed liberigantojn. Alia grava faktoro estis, ke Motekuhzoma mem kredis, ke la alveno de la hispanoj estis la plenumo de antikva tolteka profetaĵo, kiu diris, ke la dio Kecalkoatlo iam revenos el oriento. Tial, almenaŭ en la komenco, la meksikoj praktike ne rezistis la avancon de la hispanoj, sub la komando de Hernán Cortés. La hispanaj trupoj, aliancitaj kun la popoloj rivalaj de la meksikoj, sieĝis Tenoĉtitlanon, kiu finfine falis la 13an de aŭgusto de 1521.

Ekspedicio de Hernán Cortés el Kubo al Tenoĉtitlano.

Post la konkero de la ĉefurbo okazis aliaj ekspedicioj kaj militaj kampanjoj, fare kaj de Hernán Cortés kaj de liaj kapitanoj, inter 1521 kaj 1525, en la centra, norda kaj suda areoj de la teritorio de la aktuala Meksiko, kiuj fiksigis la unuajn limojn de la Vicreĝlando Nova Hispanio. El tiu dekomenca bazo, la konkero pluis pere de la aligo de aliaj teritorioj fare de diversaj konkerantoj kaj tiel nomataj Adelantado: nome Kalifornio, la duoninsulo Jukatano, la okcidenta areo konata kiel Nova Galegio, la nordorienta zono konata kiel Nova Regno de Leono, la norda zono kie troviĝis Nova Biskajo kaj aliaj teritorioj de Norda kaj Centra Ameriko. El tiuj okazintaĵoj, kiuj modifis draste la tutmondan geopolitikon en la komenco de la 16a jarcento, fluos proksimumen tri jarcentoj de hispana kolonia dominado.

La militan konkeron sekvis la spirita. En 1523 alvenis en Meksikon la unuaj misiistoj por kristanigi la indianojn, ĉefe la junajn, kun la ideo prepari ilin por la sacerdota laboro. Sed jarojn poste estis forĵetita la eblo, ke la indianoj atingu ekleziajn gradojn kaj ankaŭ estis abandonitaj la klopodoj studi kaj konservi ties lingvojn. Tiel komenciĝis la malaperado de la antikvaj kulturoj.

La ĉefaj fontoj de informoj pri la kampanjoj de Cortés kaj de liaj kapitanoj estas la kronikoj nome crónicas de Indias verkitaj en la 16a jarcento mem, el kiuj elstaras la Historia verdadera de la conquista de la Nueva España de Bernal Díaz del Castillo, kiu mem partoprenis en la militkampanjoj, la Cartas de relación de Hernán Cortés al la reĝo Karolo, kaj la verko de Francisco López de Gómara, konata kiel Historia general de las Indias, kiu neniam estis sur la kontinento amerika sed konis Cortés kaj dokumentiĝis el la rakontoj de la soldatoj kiuj partoprenis en la konkero.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • CERVANTES de Salazar, Francisco (1554) "Crónica de la Nueva España" (1985) Juan Mirelles Ostos, México, eld. Porrúa ISBN 968-452-073-5 reta eldono Cervantes Virtual, [1] Konsultita la 4an de julio 2017.
  • CORTÉS, Hernán (1518-26) "Cartas de relación" (2003) Mario Hernández Sánchez-Barba, Madrid, eld. Dastin ISBN 84-492-0352-X reta eldono Historia Junta de Castilla y León, [2] Arkivigite je 2008-09-17 per la retarkivo Wayback Machine konsultita la 31an de januaro 2009.
  • CHAMBERLAIN, Robert S. (1982) "Conquista y Colonización de Yucatán (1517-1550)", México, eld. Porrúa, ISBN 968-432-734-X
  • DÍAZ del Castillo, Bernal (1568) "Historia verdadera de la conquista de la Nueva España" (1939) Joaquín Ramírez Cabañas, México, eld. Pedro Robredo reta eldono, Tomo I, Tomo II en Cervantes Virtual, Konsultita la 4an de julio 2017.
  • CORTÉS, Hernán (1) (1524) "Carta inédita a Carlos V" [3] Arkivigite je 2019-05-28 per la retarkivo Wayback Machine
  • CORTÉS, Hernán (2) (1520) Ordenanzas militare y civiles mandadas pregonar por don Hernando Cortés [4] Arkivigite je 2019-05-28 per la retarkivo Wayback Machine
  • CORTÉS, Hernán (3) (1524) "Instrucción civil y militar a Francisco Cortés, para la expedición a la costa de Colima" [5] Arkivigite je 2019-05-28 per la retarkivo Wayback Machine
  • LÓPEZ de Gómara, Francisco (1552) "Historia de la conquista de México" (2006) Juan Mirelles Ostos, México, ed. Porrúa ISBN 970-07-7021-4 reta eldono Historia Junta de Castilla y León, [6] konsultita la 31an de januaro 2009
  • PEREYRA, Carlos (1931) "Hernán Cortés" (2006) Martín Quirarte, México ed.Porrúa ISBN 970-07-6062-6
  • PONS Sáez, Nuria (1997) "La conquista del Lacandón", México, eld. Universidad Nacional Autónoma de México ISBN 968-36-6150-5
  • THOMAS, Hugh (1993) "La conquista de México: el encuentro de dos mundos, el choque de dos imperios" (2000) traduko de Victor Alba kaj C. Boune, México, eld. Planeta ISBN 970-690-163-9