Uŝmalo

(Alidirektita el Uxmal)

UŝmaloUxmal (prononcata: „Uŝmal“) estas ruino de granda majaa urbo en Meksiko. Ĝi situas en Jukatano, ĉirkaŭ 80 km sude de Mérida. La urbo troviĝas sur monteta tereno je alteco de ĉirkaŭ 60 metroj. Unu el plej gravaj elementoj estas la Piramido de la Divenulo, nura el tiu tipo kun ovalforma bazo.

Uŝmalo
arkeologia loko [+]

LandoMeksiko
RegionoJukatanio

Koordinatoj20° 21′ 34″ N, 89° 46′ 17″ U (mapo)20.359444444444-89.771388888889Koordinatoj: 20° 21′ 34″ N, 89° 46′ 17″ U (mapo)
Areo37,59 km² (3 758,64 ha) [+]
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Tipo de heredaĵoKultura
Jaro1996 (20)
Numero791
RegionoLatinameriko kaj Karibio
Kriterioji, ii, iii

Uŝmalo (Jukatanio)
Uŝmalo (Jukatanio)
DEC
Lokigo de Jukatanio en Meksiko

Map
Uŝmalo

Vikimedia Komunejo:  Uxmal [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La „Piramido de la sorĉisto“
La domo de testudoj
La piramido de Adivino

Uŝmal en Esperanto redakti

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, unue en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venontaj ĉiĉeronoj estas ankaŭ laŭvice unue Akenatono kaj poste Sunĝata Kejta kiuj omaĝas la historian gravon de Afriko. En Ameriko estas unue Nezaŭhtezoma la ĉiĉerono kiu vidigas la gravon de Uŝmal post Ĉiĉen-Icao:

 
 
Super Ĉiĉen-Icaon Nezaŭhtezoma kaj Uttu
ŝvebas, ĉefurbon riĉan de la Tolteka-Majaa
kulturo: -Jen la Hejmo de l'Virgulinoj kaj alte
la Korto de l'Pilkludo, Konstruo de l'Militistoj
kun mil kolonoj skulptaj ĉirkaŭ la centra masono,
la Kukulkan-fortreso kaj la Sanktejo Helika.
Nun Uŝmal inter silvoj al vojaĝantoj aperas,
Nezaŭhtezoma montras al la kunulo ĉi-vorte:
-Tie la Turo staras de l'Divenisto Magia,
kiun plenigas ĉie maskoj de l'Dio de Pluvo,
densaj bareliefoj, hieroglifaj enigmoj,
kaj meze piramidas la Gubernia Palaco.[1] 

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 126-127.

Eksteraj ligiloj redakti